Los Ángeles (Ĉilio)

urbo en Ĉilio


Los Ángeles (antaŭe Los Anjeles) estas urbego kaj universitata urbo en meza Ĉilio en regiono Biobío, en provinco Biobío (Biobío). Ĝi estas ankaŭ provinca ĉefurbo.

Biblioteko de Los Ángeles
Los Ángeles
urbo en Ĉilio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143 023  (2017) [+]
Loĝdenso 4 769 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 28′ S, 72° 21′ U (mapo)-37.4707-72.3517Koordinatoj: 37° 28′ S, 72° 21′ U (mapo) [+]
Alto 139 m [+]
Areo 29,99 km² (2 999 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Los Ángeles (Ĉilio)
Los Ángeles (Ĉilio)
DEC
Los Ángeles
Los Ángeles
Situo de Los Ángeles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Ángeles, Chile [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
Administra domo en Los Ángeles

Geografio redakti

Los Ángeles situas sur ebenaĵo inter 2 riveroj. Koncepciono troviĝas 94, Chillán 99, Talcahuano 108, Temuco 143, Rancagua (Ĉilio) 394, Puerto Montt 448, Santiago de Ĉilio 472, Valparaiso 496, Viña del Mar 502, Coquimbo 841, La Serena (Ĉilio) 847, Antofagasta (urbo) 1548, Punta Arenas 1748, Iquique 1930, Arica 2121 km.

Historio redakti

 
Strato en Los Ángeles

La hispanoj fondis en tiu strategia loko fortikaĵon en 1739, poste ĝi travivis atakojn de indianoj. La apuda komunumo ricevis la titolon vilaĝo en 1748, urbo en 1852. Granda incendio okazis en 1820, krome plurfoje tertremoj okazis.

Ekonomio redakti

En Los Ángeles estas agrikultura prilaborado (laktaĵoj, tritikoj, sukerbetoj, fruktoj, lignaĵoj). La grandurbo estas grava enirejo por turistoj al Nacia parko kun vulkano.

Trafiko redakti

Ĉefvojo nordo-sudo trairas Los Ángeles-on, krome en la sama direkto ankaŭ fervojo trafikas.La urbego havas flughavenon.

Klimato redakti

 
Kompania domo en Los Ángeles

Los Ángeles havas mediteranean klimaton. Jare pluvas po 1076 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro pluvas pli. La temperaturo averaĝe varias inter 7-20 °C. Inter junio-septembro la temperaturo proksimiĝas al frostopunkto, inter decembro-marto proksimiĝas al 30 °C.

Eksteraj ligiloj redakti