Louis-Nicolas Vauquelin

Louis-Nicolas Vauquelin (1763-1829) (n. en Saint-André-d'Hébertot, Normandio,  Francio, en la 16-a de majo 1763 - m. en Saint-André-d'Hébertot, Normandio,  Francio, en la 14-a de novembro 1829) estis franca kemiisto, apotekisto kaj malkovrinto de la kemiaj elementoj Kromio (1797) kaj Berilio (1798). Li estis profesoro en la Medicina Fakultato de Parizo, kaj sukcedis al Antoine François de Fourcroy (1755-1809). Li ankaŭ malkovris la pektinon, la Malikan Acidon (HO2CCH2CHOHCO2H), krom izoli la kamforatan acidon ( C10H16O4) kaj la Ĥinatan acidon (C7H12O6).

Ludoviko Nikolao Vauquelin
(1763-1829)
Malkovrinto de la kemiaj elementoj Berilio kaj Kromio
Malkovrinto de la kemiaj elementoj Berilio kaj Kromio
Persona informo
Louis-Nicolas Vauquelin
Naskiĝo 16-a de majo 1763
en Saint-André-d'Hébertot, Normandio,  Francio
Morto 14-a de novembro 1829
en Saint-André-d'Hébertot, Normandio,  Francio
Tombo Calvados vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio
Okupo kemiistopolitikistoapotekistoprofesorobotanikisto vd
Laborkampo kemiofarmaciopolitiko vd
Aktiva en Parizo vd
Doktoreca konsilisto Antoine-François de Fourcroy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Vauquelin komencis labori kiel apoteklernanto en Rueno. Inter 1783 kaj 1791, li fariĝis prilaboratoriasistanto de Antoine-François de Fourcroy, kun kiu li kunlaboris. En 1791, li membriĝis al la franca Akademio de Sciencoj, kaj, en 1795, li nomumiĝis profesoro pri kemio en la Minlernejo. En 1799, li publikigis "Manuel de l'essayeur"[1], kies rezulto estis ofico kiel eksperimentisto en monfarejo, en 1802, krom posteno kiel profesoro pri kemio en la Universitato de Parizo, en 1809.

Vauquelin famiĝis kiel malkovrinto de la elementoj Kromio kaj Berilio. En 1797, kiam li faris eksperimentojn kun ruĝa plumba mineralo el Siberio, konata kiel krokoito[2], li izolis la novan elementon kromion, tiele nomata dank'al ties kombinaĵoj tre kolorplenaj. Martin Klaproth plenumis similan malkovron iom poste. En la sekvanta jaro, li izolis novan elementon en la mineralo berilo. Principe, li nomis ĝin "glucinum" dank'al dolĉeco de ties komponaĵoj, sed pli malfrue tiu nomo sanĝiĝis je berilio. Dum iom da tempo, li sukcesis likvigi la amoniakon sub atmosfera premo. En 1806, li, kunlabore kun Pierre Jean Robiquet (1780-1840), estonta malkovrinto de la alizarino[3], unue izolis la aminoacidon asparaginon el la asparago. En 1816, li elektiĝis kiel membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio.

La planta genro "Vauquelinia" nomitas liaomaĝe, same kiel la mineralo "vauquelinito", malkovrita en la sama minejo de la krokoito, el kiu Vauquelin ekstraktis la kromion.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gvidlibro de la esploristo.
  2. La krokoito estas plumba erco kies formulo estas PBCrO4
  3. La alizarino estas organika kombinaĵo, kies formulo estas C14H8O4.
  4. Bibliothèque Nationale de France
  5. Mathematics Genealogy Project
  6. New Advent
  7. Bibliothèque Nationale de France
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Personensuche
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj