Louis Aragon [lwi aʁaɡɔ̃] (naskiĝis la 3-an de oktobro 1897, mortis la 24-an de decembro 1982) estis franca historiisto, poeto kaj romanisto, kaj membro de la Académie Goncourt.

Louis Aragon
Persona informo
Louis Aragon
Naskiĝo 3-an de oktobro 1897 (1897-10-03)
en 16-a arondismento de Parizo
Morto 24-an de decembro 1982 (1982-12-24) (85-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo,  Francio
Tombo Moulin de Villeneuve vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko rue de Varenne • Moulin de Villeneuve vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Carnot vd
Partio Franca Komunista Partio vd
Familio
Patro Louis Andrieux vd
Patrino Marguerite Toucas-Massillon vd
Edz(in)o Elsa Triolet vd
Profesio
Alia nomo Arnaud Saint Romain • Arnaud de Saint-Roman • François la Colère • Témoin des martyrs • Albert de Routisie vd
Okupo kuracisto-verkisto • ĵurnalistopolitikisto • poeto • romanisto • artokritikisto • membro de Franca rezistado • historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aragon estis membro de Dada, de 1919 ĝis 1924, kaj poste fonda membro de Surrealismo en 1924.

En 1939 li edziĝis kun rusdevena verkisto Elsa Triolet (naskiĝis en 1896), la bofratino de Rusa poeto Vladimir Majakovskij. Dum la Germana okupacio de Francio en la Dua mondmilito li skribis por la subtera gazetaro Les Éditions de Minuit.

Unu rimarkinda poemo estas "Strofoj por memorigi", pli konata kiel "Ruĝa Afiŝo", pro ĝia temo kaj ĝia kanta adaptado en kanto fare de Léo Ferré, en kiu Aragon honoris la eksterlandanojn, kiuj mortis, kiam ili batalis por liberigi Francion. Li faris tion kiel respondon al la nazia propagando-kampanjo nomiĝinta "Ruĝa Afiŝo", kiu celis konvinki la francan popolon, ke la rezistado-movado estis regata de eksterlandanoj, ĉefe judoj, kiuj servis la interesojn de Britio kaj Sovetunio.

Post la morto de sia edzino je la 16-a de junio 1970 Aragon publikigis sian ambaŭseksemecon kaj aperis ĉe paradoj de geja fiero en rozkolora aŭto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Rete legebla en Esperanto redakti