Louis Jean-Baptiste LEPINE (Liono —, 6-an de aŭgusto 1846 - 10-an de novembro 1933), estas franca advokato kaj politikisto, polica prefekto de la departemento Sejno kaj iniciatinto de la Concours Lépine (Konkurso ~).

Louis Lépine

Biografio redakti

Louis Lépine studis en Liono, Parizo kaj Hajdelbergo. Li partoprenis en la milito de 1870 kaj ricevis la Militistan Medalon pro kuraĝo.

Fine de la milito, li fariĝis advokato, antaŭ ol komenci karieron en la administrado : sub-prefekto de Lapalisse, de Montbrison, de Langres kaj de Fontainebleau, kaj poste prefekto de la departementoj Indre, Loire, kaj Seine-et-Oise (kiu post dividiĝo en 1968 kadre de reorganizado de la pariza regiono, konsistigis la novajn departementojn Essonne, Val-d'Oise, Yvelines kaj parton de la departementoj Hauts-de-Seine, Seine-Saint-Denis kaj Val-de-Marne).

Louis Lépine fariĝis polica prefekto de la departemento Sejno en 1893 kaj kreis tiun ĉi jaron la centralizitan servon de kolektado de trovitaj objektoj. De 1897 ĝis 1899, li momente interrompis tiun funkcion por fariĝi ĝenerala guberniestro de Alĝerio antaŭ ol ree okupi sian antaŭan funkcion. En 1901, pour lukti kontraŭ la krizo, kiu trafis la etajn parizajn fabrikantojn de ludiloj kaj ladaĵoj, li kreis la Konkurson-Ekspozicion, kiu poste fariĝis Concours Lépine (Konkurso ~). Dum sia kariero de polica prefekto de la departemento Sejno, li ankaŭ kreis riveran brigadon kaj biciklajn brigadojn, ekipis la stratpolicistojn per blanka bastono kaj fajfilo, instaligis 500 telefonajn avertilojn por alarmi la fajrobrigadistojn, reorganizis la trafikon per kreo de unudirektaj vojoj kaj la trafikcirkloj, kaj li kuraĝigis la disvolviĝon de la scienca polico.

En 1912, li estis elektita kiel membro de la Akademio de la moralaj kaj politikaj sciencoj. En 1913, li forlasis la prefektan funkcion kaj dediĉs sin al redaktado de siaj memoraĵoj, kiujn li publikigis en 1929.

Placo de la 4a disktrikto de Parizo ricevis la nomon Place Louis-Lépine.

La ĉi supraj informoj fontas el la franca versio de Wikipedia.

Louis Lépine kaj Esperanto redakti

Al Pierre Corret, kiu petis lian opinion, kiam li preparis sian disertacion por doktoriĝo en Medicino pri la temo "Utilité et possibilité de l'adoption d'une langue internationale aŭiliaire en médecine" (1908), Louis Lépine respondis : "Mi opinias ke la alpreno de scienca lingvo fariĝis necesa; ĉar sciencisto ne povas regi ĉiujn lingvojn en kiuj publikiĝas nun memuaroj, kiujn li devas entute legi. Inter la artefaritaj lingvoj taŭgaj por fariĝi la internacia scienca idiomo, Esperanto, dum la lastaj jaroj akiris la unuan lokon; kaj, laŭ mi, tiu lingvo estos treege utila kiel internacia lingvo de la komerco. Tamen ne estas demonstrite, je mia vidpunkto, ke internacia scienca lingvo devas nepre esti artefarita. La franca, tiurilate, havus multajn avantaĝojn."

Eksteraj ligiloj redakti

  • (FR) Biographie de Louis Lépine sur le site officiel du Concours Lépine[1] Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine (Biografio de Louis Lépine sur la oficiala retejo de la Konkurso Lépine).