Marie Roch Louis Reybaud (15a Aŭgusto 1799 – 26a aŭ 28a Oktobro 1879), franca verkisto, politika ekonomikisto kaj politikisto, naskiĝis en Marsejlo.

Louis Reybaud
Persona informo
Marie Roch Louis Reybaud
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1799 (1799-08-15)
en Marsejlo
Morto 28-an de oktobro 1879 (1879-10-28) (80-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Gefratoj Charles Reybaud vd
Profesio
Alia nomo Paul Clisson • Jérôme Paturot • H. Rolle vd
Okupo ekonomikistopolitikistoĵurnalistoverkisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post veturi tra Levantenio kaj Hindio, li setlis en Parizo en 1829. Krom verki por radikala gazetaro, li eldonis la Histoire scientifique et militaire de l'expédition française en Egypte en dek volumoj (1830–36) kaj la verkon de Dumont d'Urville nome Voyage au tour du monde (1833).

En 1840 li publikigis Etudes sur les reformateurs ou socialistes modernes kiu akirigis lin la premion Montyon (1841) kaj lokon en la Académie des sciences morales et politiques (1850). En 1843 li publikigis Jérôme Paturot a la recherche d'une position sociale, lerta socia satiro kiu havis rimarkindan sukceson. En 1846 li abandonis siajn demokratajn tendencojn, kaj estis elektita liberala deputito el Marsejlo.

Liaj Jérôme Paturot a la recherche de 10 meilleure des republiques (1848) estis satiro pri la nova respublikismaj ideoj. Post la puĉo de 1849 li ĉesis partopreni en publika vivo, kaj dediĉis sin tute al la studo de politika ekonomiko. Al tiu periodo apartenis La Vie de l'emploi (1855); L'Industrie en Europe (1856); kaj Etudes sur le régime de nos manufactures (1859); Le coton: son regime, ses problèmes, (1863).

Reybaud mortiĝis en Parizo.

Eksteraj ligiloj redakti