Louis SPOHR (naskiĝis la 5-an de aprilo 1784 en Braunschweig, mortis la 22-an de oktobro 1859 en Kassel), ankaŭ Ludwig Spohr (baptonomo Ludewig), estis germana komponisto, dirigento, pedagogo, organizanto de muzikfestivaloj kaj violonisto tutmonde fama; krom la italo Niccolò Paganini li apartenis al la plej elstaraj violonistoj siatempaj. Spohr jam dumvive estis famulo kaj kiel komponisto multe pli fama ol ekz. Robert Schumann.

Louis Spohr
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1784 (1784-04-05)
en Brunsvigo
Morto 22-an de oktobro 1859 (1859-10-22) (75-jaraĝa)
en Kaselo
Tombo Hauptfriedhof Kassel
Lingvoj germana
Ŝtataneco Duklando Brunsvigo
Familio
Edz(in)o Marianne Pfeiffer
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikologo • muzikinstruisto • violonistomuzikisto
Verkoj Faust
Nonet in F Major, Op. 31
Die letzten Dinge
Sonatas, violin, harp, op. 113, D major
vdr
Louis Spohr

Vivo redakti

 
Naskiĝdomo de Spohr en Brunsvigo (Adr.)
 
Memortabulo sur la naskiĝdomo.

Spohr naskiĝis kiel unua filo de la medicinkonsilisto Dr. Karl Heinrich Spohr (1756–1843), kiun oni en 1786 tranlokis kiel kuracisto al Seesen ĉe Harcmontaro, kaj lia edzino Ernestine Henke (1763–1840). La infano jam junaĝe manifestis sian muzikan talenton, tiel ke la nur kvinjarulo foje povis kanti kun sia patrino duetojn dum vesperaj muzikadoj de la familio. Dekdujara Spohr ricevis en Brunsvigo samtempe kun la gimnazia muzikan instruadon. Tie lin instruis Kunisch, poste Maucourt violonludadon, dum kiam la orgenisto Hartung - tamen nur mallongtempe – instruis al li kompozicion. Laŭ propraj asertoj de Spohr tiu estis la nura instruo de harmoniscienco kaj kontrapunkto, kiun li iam ajn ricevis, tiel ke li dankis siajn elstarajn ĉikampajn ĉefe al sia laboremo.

La duko de Brunsvigo nomumis la 15-jarulon ĉambromuzikisto, promesante al li, sendi lin pro plua edukado al iu ajn granda majstro, kaj elektis finfine Franz Eck en Munkeno, Kiam tiu faros artan vojaĝon al Rusio. Spohr akompanis lin kaj revenis nur julie 1803 al Brunsvigo. Tie li trafis sur Pierre Rode, kies violonludado influis lian pluan evoluon. La renomo de Spohr kiel violonvirtuozo disvastiĝis sekve de kelkaj artvojaĝoj tiel rapide, ke li ricevis jam en 1805 la postenon de koncertmajstro en Gotha. Post kiam li geedziĝis kun la harpo- kaj pianovirtuozino Dorette Scheidler, li restis – escepte de pluraj artvojaĝoj kune kun sia edzino – ĝis 1813, kiam li sekvis vokon al Vieno kiel dirigento de la Theater an der Wien. Malkonsentoj kun la teatresto, grafo Ferdinand von Pálffy, kaŭzis, ke li demetis sian postenon jam post du jaroj kaj denove komencis artvojaĝi, ĉfoje ankaŭ tra Svisio, Italio kaj Nederlando, Ĝis kiam li en 1817 ricevis la postenon de dirigento ĉe la operejo en Frankfurt am Main kaj transprenis la gvidadon de la orkestro de la Frankfurta Muzeoasocio. Ĉi tie li ekprezentis en 1818 sian operon Faust kaj en 1819 Zemire und Azo, kiu ambaŭ trafis sur frenezan aplaŭdon; tamen Spohr jam septembron ĉijaran forlasis Frankfurton, por koncertvojaĝi tra Belgio, al Parizo kaj en 1820 al Londono

 
Louis Spohr, frua dagerotipo ĉ. 1840, fotisto nekonata
 
Germana memorpoxstmarko pri la 100-a mortotago de Spohr

Post kvarmonata restado glorkronite li revenis kaj lokiĝis en Dresdeno, tamen jam sekvajare li ricevis vokon kiel kortega dirigento al Kassel pro iniciato de Carl Maria von Weber kaj surposteniĝis tie januare 1822. Ekde tiam li ne plu entreprenis grandajn vojaĝojn kiel virtuozo, tamen li faris elstarajn servojn por la muzika vivo de la urbo Kassel, altigante la nivelon de la orkestro kaj fondante ankaŭ kantasocion por oratorioj.

Ne malpli gravis siaj aktivadoj kiel instruisto kaj komponisto. Li fariĝis la kapo de violonskolo, kiun Germanio ekde Franz Benda ne plu havis, kaj el ĉiuj partoj de Exuropo venis la lernantoj. Samtempe li evoluigis surprizan produktivon sur ĉiuj kampo de la komponado kaj dirigentis dum multaj muzikfestivaloj en Germanio kaj Anglio. Ankaŭ la morto de sia edzino (1834), kiun en dua edzeco la pianistino Marianne Pfeiffer nur proksimume anstataŭis, ne povis bremsi siajn laboremon kaj devofidelecon samkiel la pedantaj ĉikanoj, kiujn li devis toleri deflanke de sia princo post la jaro 1848, kvankam tiu ĉi jaron antaŭe dekoris lin per la titolo „ĝeneralmuzikdirektoro“. Ekde 1857, kontraŭ sia volo pensionata je parta forpreno de sia salajro, li restis ĝis sia morto la 22-an de oktobro 1859 alte respektita persono kaj artisto.

La komponisto Spohr pliriĉigis la muzikan literaturon la muzikan literaturon sur ĉiu de ĝiaj kampoj per valoraj majstraĵoj. Sur tiu de la drama muziko li fariĝis krom Carl Maria von Weber kaj Heinrich Marschner kla ĉefreprezentanto de la romantika opero, kvankam li postsekvas ĉi tiujn rilate la surscene efikan kaj pro tio liaj operoj, escepte de Jessonda, jam dumvive malaperis de la germanaj scenejoj. La plej grandan sukceson havas siaj pecoj por la violono kaj liaj violonkonĉertoj, inter ili nome la 7-a, 8-a („laŭforme de kantsceno“) kaj 9-a, samkiel liaj violonduetoj. Lia granda violoninstrua libro eĉ hodiaŭ estas sufiĉe altranga.

Verkaro redakti

Louis Spohr postlasis pli ol 200 verkojn, i.a.:

  • opero Jessonda (1823),
  • opero Der Berggeist (1825),
  • opero Pietro von Abano (1827),
  • opero Der Alchymist (1830),
  • opero Die Kreuzfahrer (1845)
  • opero Faust (Synopsis:[1])
  • opero Zemire und Azor
  • Ok uverturoj pri teatraĵoj
    • Macbeth
    • Die Prüfung
    • Alruna
    • Faust
    • Jessonda
    • Der Berggeist
    • Pietro von Abano
  • kantato Das befreite Deutschland (1814)
  • oratorio Das jüngste Gericht (1812)
  • oratorio Die letzten Dinge (1826)
  • oratorio Des Heilands letzte Stunden (1835)
  • oratorio Der Fall Babylons (1842)
  • 18 violonkonĉertoj
  • 10 simfonioj
  • 33 arĉkvarteto
  • 7 arĉkvintetoj
  • 4 duoblaj kvartetoj por 2 arĉkvartetoj
  • noneto F-maĵoro op.31 por violono, vjolo, violonĉelo, kontrabaso, fluto, hobojo, klarneto, korno kaj fagoto
  • okteto E-maĵoro op.32 por klarneto, 2 kornoj, violono, 2 vjoloj, violonĉelo kaj kontrabaso
  • Lieder Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine

lidoj por kantvoĉo, klarneto kaj piano

(Texte Arkivigite je 2004-02-16 per la retarkivo Wayback Machine)
  • 4 klarnetkonĉertoj

Literaturo redakti

  • Malibran, Alexander: Louis Spohr. Sein Leben und Wirken. Frankfurt/Main 1860.
  • Louis Spohr: Briefwechsel mit seiner Frau Dorette. Hg. v. Folker Göthel. Kassel 1957.
  • Louis Spohr: Selbstbiographie. Erstmals ungek. n. d. autographen Aufzeichnungen hg. v. Folker Göthel. Tutzing 1968.
  • Dorothy Moulton-Mayer: The forgotten Master. The life & times of Louis Spohr. London 1959.
  • Herfried Homburg: Louis Spohr. Bilder und Dokumente seiner Zeit. Kassel 1968.
  • Stadtsparkasse Kassel (Hrsg.): Louis Spohr. Avantgardist des Musiklebens seiner Zeit. Kassel 1979.
  • Folker Göthel: Thematisch-bibliographisches Verzeichnis der Werke von Louis Spohr. Tutzing 1981.
  • Paul Katow: Louis Spohr, Persönlichkeit und Werk. Luxembourg 1983.
  • Hartmut Becker / Rainer Krempien: Louis Spohr, Festschrift und Ausstellungskatalog zum 200.Geburtstag. Kassel 1984.
  • Clive Brown: Louis Spohr. A critical biography. Cambridge 1984.
  • Gerald Kilian: Studien zu Louis Spohr. Karlsruhe [1985].
  • Helmut Peters: Der Komponist, Geiger, Dirigent und Pädagoge Louis Spohr (1784-1859). Braunschweig 1987.
  • Peter Rummenhöller: Louis Spohr - Ruhm und Vergessenheit eines Komponisten zwischen Romantik und Biedermeier. In: ders.: Romantik der Musik. Analysen, Portraits, Reflexionen. München / Kassel 1989. S. 140-148.
  • Leonie Biehler: Das Phantom am Opernplatz. Auf den Spuren von Louis Spohr. In: Kasseler Musikgeschichte. Hg. v. Andreas Wicke. Gudensberg 2004. S. 51-56.
  • Simon Moser: Das Liedschaffen Louis Spohrs. Studien - Kataloge - Analysen - Wertungen. Ein Beitrag zur Entwicklungsgeschichte des Kunstliedes. 2 Bd. Kassel 2005.
  • Wolfram Boder: Louis Spohr und die Musikpädagogik. Kassel 2006.
  • Wolfram Boder: Die Kasseler Opern Louis Spohrs. Musikdramaturgie im sozialen Kontext. 2 Bd. (Text- und Notenband) Kassel 2007.

Eksteraj ligiloj redakti