Louisa May Alcott

usona romanisto

Louisa May ALCOTT (29-a de novembro 18326-a de marto 1888) estis usona romanverkisto, fame konata por la romano Little Women, kiun ŝi verkis en 1868. [1] [2]

Louisa May Alcott
Persona informo
Louisa May Alcott
Naskonomo Louisa May Alcott
Naskiĝo 29-an de novembro 1832 (1832-11-29)
en Germantown (Filadelfio)
Morto 6-an de marto 1888 (1888-03-06) (55-jaraĝa)
en Bostono
Mortis per apopleksio vd
Tombo Sleepy Hollow Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko BostonoKonkordoFruitlandsKonkordoBostono • Walpole • Orchard House • EŭropoEŭropo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater sen valoro vd
Subskribo Louisa May Alcott
Familio
Patro Amos Bronson Alcott vd
Patrino Abby May vd
Gefratoj Elizabeth Sewall Alcott • Abigail May Alcott Nieriker • Anna Alcott Pratt vd
Edz(in)o
Infanoj sen valoro vd
Parencoj William Alcott • Louise May Nieriker • John Sewall Pratt vd
Profesio
Alia nomo A. M. Barnard • Flora Fairfield • Flora Fairchild • Tribulation Periwinkle vd
Okupo verkisto • flegisto • poeto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • instruistoservisto • sufrageto vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj Etaj Virinoj ❦
An Old-Fashioned Girl ❦
Jo's Boys ❦
Work: A Story of Experience ❦
Eight Cousins; or, The Aunt-Hill ❦
Rose in Bloom ❦
Under the Lilacs ❦
Jack and Jill: A Village Story ❦
Flower Fables ❦
The Brownie and the Princess vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
En la aĝo de ĉirkaŭ 25 jaroj.

Infaneco kaj fruaj verkoj redakti

Ŝi estis filino de la fama transcendisto Amos Bronson Alcott kaj Abigail MAY la Tria, kaj malgraŭ deveno kaj loĝejo je Nov-Anglio, naskiĝis en Germantown, nuntempe parto de Filadelfio de Pensilvanio. La familio transloĝiĝis al Bostono en 1844, kie ŝia patro fondis eksperimentan lernejon kaj aniĝis en la Transcendista Klubo kune kun Ralph Waldo Emerson, Henry David Thoreau, ktp.

Dum la infanaj kaj junulinaj jaroj ŝi kunhavis kaj la mizeron kaj la transcendajn idealojn de la familio. En 1840, post kelkaj malprogresoj en la lernejo, la familio transloĝiĝis al dometo kaj du akreoj apud la Concord River en Concord (Masaĉuseco). Poste ili transloĝiĝis al la komunumo Utopian Fruitlands kaj rezidis tie nur mallongan tempon (1843–1844), ĝis la komunumo iĝis luĉambrejo. Tiam ili aĉetis domon en Concord per patrina heredaĵo kaj helpo de Emerson. Ŝia frua edukado inkluzivis lecionojn de la naturalisto Thoreau, sed estas plejparte direktita de ŝia patro. Ŝi priskribis tiujn fruajn jarojn en ĵurnalartikolo "Transcendental Wild Oats", poste represita en la volumo Silver Pitchers (1876), kiu rakontas pri la travivaĵoj de la familio dum la eksperimento "simpla vivado kaj malsimpla pensado" ĉe Fruitlands.

Pliaĝante, ŝi evoluis kiel kaj abolisto kaj feministo. La familio gastigis fuĝantan sklavon dum unu semajno en 1847, kaj en 1848 ŝi legis kaj admiris la "Declaration of Sentiments" pri virinaj rajtoj, eldonitan de la Seneca Falls Convention. Pro la mizero de la familio ŝi fruaĝe komencis labori kiel fojfoja instruisto, kudristino, guvernistino, ĉambristino kaj verkisto – ŝia unua libro estas Flower Fables (1854), rakontoj originale verkitaj por Ellen EMERSON, filino de Ralph Waldo Emerson.

En 1860 ŝi komencis verki por la revuo Atlantic Monthly, kaj ŝi estis flegistino en la Union Hospital en Georgetown (Vaŝingtono, D.K.) dum ses semajnoj en 1862/1863. Leteroj, kiujn ŝi sendis hejmen, revizitaj kaj eldonitaj en la Commonwealth kaj kolektitaj kiel Hospital Sketches (1863, reeldonita kun aldonaĵojn en 1869), allogis la unuajn kritikajn agnoskojn de ŝia observado kaj humuro.

Malpli konata parto de ŝiaj verkoj estas la pasiaj, ardaj romanoj kaj rakontoj, kiujn ŝi plejofte eldonis sub la kaŝnomo A. M. Barnard. Tiujn ĉi verkoj, ekzemple A Long Fatal Love Chase kaj Pauline's Passion and Punishment, estis rigardataj kiel "potboilers" aŭ "blood-and-thunder tales" en la "Victorian Era", kaj poste estis nomataj "danĝeraj por malgrandaj mensoj" en la romano Little Women verkita de Alcott mem. La protagonistoj intence kaj senkompate ĉasas siajn celojn, kiuj ofte inkluzivas venĝon al tiuj, kiuj humiligis aŭ malhelpis ilin. Tiuj ĉi verkoj atingis tujan komercan sukceson kaj restas legindaj eĉ hodiaŭ.

Ŝi verkis ankaŭ moralaĵajn kaj virtajn rakontojn por infanoj, kaj, escepte de duonaŭtobiografia Work (1873), kaj la anonima A Modern Mephistopheles (1877), ŝi ne plu kreis verkojn por plenaĝuloj.

Literatura sukceso kaj malfrua vivo redakti

La sukceso de Louisa May Alcott komenciĝis per la aperigo de la unua parto de Little Women: or Meg, Jo, Beth and Amy (1868), duonaŭtobiografia rakonto pri la infanaj jaroj de la fratinoj Alcott en Concord en Masaĉuseco. Little Men (1871) simile traktis la infanan vivon de ŝiaj nevoj, kiuj loĝis ĉe ŝi en Concord. Jo's Boys (1886) kompletigis la "March Family Saga". Plejparto de ŝia malfrua verkado, An Old-Fashioned Girl (1870), Aunt Jo's Scrap Bag (6 volumoj, 1871-1879), Eight Cousins kaj ties sekvaĵo Rose in Bloom (1876), kaj aliaj, similis al Little Women.

Kvankam la rolulo "Jo" en Little Women estis bazita sur la verkisto mem, Alcott ne edziniĝis. En 1879 ŝia plijuna fratino, May, mortis, kaj Louisa May alproprigis la dujaraĝan Louisa May Nieriker ("Lulu"), filino de May.

ALCOTT iĝis proparolanto je virina balotrajto, kaj estis la unua registrita balotantino en Concord.

Kaŭze de veneniĝo per hidrargo (kuracilo kontraŭ tifoido dum la milito), Louisa May Alcott mortis en Bostono (Masaĉuseco) je la 6-a de marto 1888, du tagojn post la morto de ŝia patro.

Elektitaj verkoj redakti

  • Flower Fables, 1855
  • Hospital Sketches, 1863
  • The Rose Family: A Fairy Tale, 1864
  • Moods, 1865: rev. eld. 1882
  • Morning-Glories and Other Stories, 1867
  • The Mysterious Key and What It Opened, 1867
  • Three Proverb Stories (inkluzive de "Kitty's Class Day," "Aunt Kipp," kaj "Psyche's Art"), 1868
  • Little Women: or Meg, Jo, Beth and Amy, 1868
  • An Old Fashioned Girl, 1870
  • Little Men: Life at Plumfield with Jo's Boys, 1871
  • Aunt Jo's Scrap-Bag, 1872-1882
  • Work: A Story of Experience, 1873
  • Beginning Again, Being a Continuation of "Work," 1875
  • Eight Cousins; or, The Aunt-Hill, 1875
  • Silver Pitchers, and Independence: A Centennial Love Story, 1876
  • Rose in Bloom: A Sequel to "Eight Cousins," 1876
  • A Modern Mephistopheles, 1877
  • Under the Lilacs, 1877
  • Jack and Jill: A Village Story, 1880
  • Jo's Boys and How They Turned Out: A Sequel to "Little Men," 1886
  • Lulu's Library, 1886-1889
  • A Garland for Girls, 1888
  • Comic Tragedies Written by "Jo" and "Meg" and Acted by the "Little Women," 1893

En Esperanto aperis redakti

  • Mia Kontrabandulo trad. E. Grobe, 1998, Eldonejo-Arizona-Stelo

Referencoj redakti

  1. Cullen-DuPont, Kathryn, Encyclopedia of Women's History in America, Infobase Publishing, 2000, p. 8-9, 978-0-8160-4100-8
  2. Louisa M. Alcott Dead. New York Times, March 7, 1888

Eksteraj ligiloj redakti