Louise Otto-Peters

Louise OTTO-PETERS (naskiĝinta la 26-an de marto 1819 en Meißen, mortinta la 13-an de marto 1895 en Lepsiko) estis germana verkisto, feministo, poetino, ĵurnalistino, kaj feminismamovada aktivulino. Ŝi ofte skribis sub la pseŭdonimo vira Otto Stern. Ŝi estas ĝenerale agnoskita kiel la fondinto de la profesiule organizita germana virinmovado.

Louise Otto-Peters
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1819 (1819-03-26)
en Meißen
Morto 13-an de marto 1895 (1895-03-13) (75-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Leipzig vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Familio
Patro Fürchtegott Wilhelm Otto vd
Profesio
Alia nomo Otto Stern • Malvine von Steinau vd
Okupo ĵurnalistoverkisto • redaktisto • publikigisto vd
Laborkampo beletro • opinia ĵurnalismo • feminisma movado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Naskiĝdomo de Otto-Peters en Meißen

Louise Otto-Peters estis la filino de sukcesa advokato. Ŝi estis bonege edukita; ambaŭ ŝiaj gepatroj mortis kiam ŝi estis juna kaj ŝi estis devigita pripensi kiel gajni porvivaĵon. Ŝi komencis skribadon en la 1840-aj jaroj de romanoj, noveloj, poeziaĵo kaj politikaj artikoloj por ĵurnaloj. Ŝi travivis la efikojn de la industria revolucio okazante en Germanio kaj apogis kampanjojn por politika kaj sociala reformoj. Ŝi estis amiko de Robert Blum, kiu iĝis deputito al la Frankfurta Parlamento sekvanta la revolucion de 1848.

Otto-Peters estis inspirita per la revoluciaj ideoj senteblaj en tuta Eŭropo en 1848. En tiu jaro ŝi fondis la gazeton, "Frauen-Zeitung" ] Ĝia pinto portis la moton de la papero: Dem Reich der Freiheit werb ich Bürgerinnen! (Por la regno de libero mi rekrutis civitaninojn). Ĝi inspiris la formadon de la rondoj de virinoj en tuta Germanio. "Frauen-Zeitung" estis subpremita en 1852 kaj Otto-Peters retiriĝis de politika vivo por tempeto. En 1865, ŝi fondis kun Auguste Schmidt kaj aliaj, la la porvirinan societon Allgemeiner Deutscher Frauenverein en Lepsiko. La celoj de tiu ĉi unio estis deklaritaj en la pamfleto de Otto-Peters Das Recht der Frauen auf Erwerb (la rajto de virinoj je elspezoj]. La menciita unio havis 11,000 membrojn antaŭ 1876. Otto-Peters funkciis kiel komuna prezidantino, kun Schmidt, por la resto de ŝia vivo. Ili ankaŭ komune redaktis la familian ĵurnalon, "Neue Bahnen".

Verkoj redakti

 
Mein Lebensgang, poemoj, 1893
  • Ludwig der Kellner, Meißen 1842
  • Kathinka, Leipzig 1844
  • Die Freunde, Leipzig 1845
  • Aus der neuen Zeit. Erzählungen, Leipzig 1845
  • Schloß und Fabrik. Roman. 1846
  • Römisch und Deutsch, Leipzig 1847
  • Lieder eines deutschen Mädchens, Leipzig 1847
  • Ein Bauernsohn, Leipzig 1849
  • Frauen-Zeitung, 1849–1853
  • Das Recht der Frauen auf Erwerb. Blicke auf das Frauenleben der Gegenwart. 1866. Leipziger Universitäts-Verlag, Leipzig 1997, ISBN 3-931922-69-3
  • Frauenleben im Deutschen Reich. Erinnerungen aus der Vergangenheit mit Hinweis auf Gegenwart und Zukunft. Schäfer, Leipzig 1876. Nachdrucke: Hüttemann, Paderborn 1988, ISBN 3-927029-02-5; Beas-Edition, Lage 1997, ISBN 3-932405-02-1
  • Mein Lebensgang. Gedichte aus 5 Jahrzehnten. Schäfer, Leipzig 1893
  • Geistliche Fürsten und Herren in Deutschland bis zur Säkularisation 1803. Heinrich Matthes, Leipzig 1869.
  • Die Nachtigall von Werawag (Roman), Freiburg 1887.
  • Das erste Vierteljahrhundert des Allgemeinen deutschen Frauenvereins., Leipzig 1890
  • Mein Lebensgang. Gedichte aus fünf Jahrzehnten, Leipzig 1893

Eksteraj ligiloj redakti