Louise d'Épinay

franca verkistino

Louise d’Épinay, naske Louise Florence Pétronille Tardieu d’Esclavelles, naskiĝinta en Valenciennes la 11an de marto 1726 kaj mortinta en Parizo la 15an de aprilo 1783, estis beletrema virino franca.

Louise d'Épinay
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1726 (1726-03-11)
en Valenciennes
Morto 15-an de aprilo 1783 (1783-04-15) (57-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Denis Joseph Lalive d'Épinay
Amkunulo Louis Dupin de Francueil
Infanoj Louis Joseph de Lalive d'Épinay • Jean-Claude Leblanc de Beaulieu
Okupo
Okupo beletristino • salonestrino • memuaristo • verkisto
vdr

Ŝi estis filino de nobela oficiro kiu mortis kiam ŝi estis nur 10jaraĝa. Ŝia patrino ne multe zorgis pri ŝi, kiu iris al monaĥejo por atendi edziniĝon. Ŝi estis edzinigita al kuzo Denis Joseph Lalive d'Épinay, pro kio ŝi iĝis markizino kaj eniris en la klera etoso. Ŝi iĝis salonulino (ricevis) kaj amikiĝis al Rousseau, kiun ŝi protektis ĝis la barono Grimm malamikiĝis kun li.