Louisenlund

internulejo en Germanio

La fondaĵo Louisenlund - germane Stiftung Louisenlund [ŜTIFtunk lu:I:znlunt] estas asocio funkcianta privatan internulejan lernejon kaj gimnazion de progresema eduko, same nomata Louisenlund, en ankaŭ samnoma klasikisma kastelo de la komunumo Güby en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en la plej norda parto de Germanio. Ĝi situas borde de la Schlei [ŝlaj], branĉo de la Balta Maro.

Stiftung Louisenlund
La kastelo Louisenlund estas la ĉefa konstruaĵo de la kleriga kampejo ĉe la Schlei
La kastelo Louisenlund estas la ĉefa konstruaĵo de la kleriga kampejo ĉe la Schlei
lernejoparko
Historio kaj stato
Fondo 1949
Lerneja speco Gimnazio, International Baccalaureate (de), baza lernejo
Administrado
Adreso

Louisenlund 9

Organiza potenco

Stiftung Louisenlund

Nombro de lernantoj 440
Nombro de instruistoj 70
Estraro Peter Rösner
Situo
Loko Güby
Poŝtokodo 24357
Lando Ŝlesvig-Holstinio
Ŝtato Germanio
Koordinatoj 54° 29′ 35″ N, 9° 41′ 6″ O (mapo)54.4939.6850111111111Koordinatoj: 54° 29′ 35″ N, 9° 41′ 6″ O (mapo)
Stiftung Louisenlund (Ŝlesvig-Holstinio)
Stiftung Louisenlund (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Stiftung Louisenlund
Stiftung Louisenlund
Situo de Stiftung Louisenlund
Stiftung Louisenlund (Germanio)
Stiftung Louisenlund (Germanio)
DEC
Stiftung Louisenlund
Stiftung Louisenlund
Situo de Stiftung Louisenlund

Map

Retejo www.louisenlund.de
vdr
la kastelo Louisenlund

La lernejon en 1949 fondis la nobelo Frederiko de Ŝlesvigo-Holstinio, Friedrich zu Schleswig-Holstein. Lin konsilis kaj subtenis la padagogo Kurt Hahn kiu antaŭe jam gvide kunstarigis la internulejojn Schule Schloss Salem kaj Birklehof.

Kastelo redakti

La kastelo Louisenlund inter la jaroj 1772 kaj 1776 konstruiĝis sur nobela bieno tiam nomata platgermane Tegelhave (Do en norma germana lingvo Ziegelhof kaj en Esperanto "tegola bieno"), kiun en 1563 la duko Adolfo el la dinastio de Ŝlesvigo-Holstinio-Gottorf aĉetis de la nobela familio von Sehestedt. La klasikisma konstruaĵo interalie estis la somera rezidejo de la reĝa reprezentanto de la Reĝlando Danio, grafo Carl von Hessen, kaj de lia edzino Louise, filino de la dana reĝo Frederiko la 5-a. Laŭ ŝi la kastelo ricevis sian nomon. La kastelan parkon planis Johann Caspar Bechstedt.

En la dua mondmilito la mararmeo de Nazia Germanio aneksis la kastelon, en majo 1945 la armeo de Britio kaj en 1947 la armeo de Norvegio.

Lernejo redakti

En 1949 la duko Frederiko donacis la kastelon al konstruota internulejo, en kiuj la lernejanoj aparte okupiĝu pri velado. Ĉar la lernejo rapide iĝis tro granda nur por la kastelo, inter la jaroj 1951 kaj 1988 la pli junaj lernantoj de la 5-a ĝis 8-a klasoj edukiĝis en la kavalira domo Karlsburg de la apuda komunumo Winnemark. Ekde somero 2015 la lernejo same disponas pri elementa lernejo por ankoraŭ pli junaj infanoj de la 1-a ĝis 4-a klasoj.