Lourmel (pariza metrostacio)
metrostacio en Parizo
Lourmel [luʁmɛl] estas stacio de la linio 8 de la metroo de Parizo. Ĝi situas en la 15-a arondismento de la franca ĉefurbo.
Lourmel | ||||
---|---|---|---|---|
Stacio Lourmel
| ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 15-a | |||
Geografia situo | 48° 50′ 19″ N, 2° 16′ 55″ O (mapo)48.8386042.281817Koordinatoj: 48° 50′ 19″ N, 2° 16′ 55″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 3 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 1 696 432 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 27-a de julio 1937 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 16-10 | |||
Metro-linio | ||||
Pri la stacio redakti
La stacio malfermiĝis en 1937. Ĝia nomo estas omaĝo al la generalo Frédéric Henri Le Normand de Lourmel (1811-1854), kiu mortis okaze de la batalo de Inkermano. Dum tiu batalo de la krimea milito triumfis la brita-franca armeo super la rusaj soldatoj.
Ekzistas cetere strato kun la sama nomo, kiu fakte estis la malnova vojo el la barilo de Grenelle al Issy-les-Moulineaux.
Proksime redakti
- Skvaro Rosalind-Franklin
- Tombejo de Vaugirard
- Skvaro Jean-Cocteau
- Parko André Citroën
- Ĝardeno Caroline-Aigle
- Tombejo de Grenelle
Interkonektoj redakti
- RATP 42