Love and Freindship

novelo far Jane Austen je 1790

Love and Freindship [tiel] estas historio de juneco de Jane Austen, datitaj en 1790. El la aĝo de dek unu ĝis ŝi estis dekokjaraĝa, Austen verkis siajn rakontojn en tri kajeroj. Tiuj ankoraŭ ekzistas, unu en la Biblioteko Bodleian kaj la alia en la Brita Muzeo. Ili enhavas, inter aliaj verkoj, Love and Freindship, verkita kiam ŝi estis dekkvar-jaraĝa, kaj The History of England, verkita kiam ŝi estis dekkvin-jaraĝa.

Love and Freindship
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jane Austen
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro novelo • leterforma romano
vdr

Verkita en letera formo kiel ŝia lasta nepublikigita novelo, Lady Susan, oni diras, ke Love and Freindship estas unu el la rakontoj kiujn ŝi verkis por la distro de sia familio. Ĝi estis dediĉita al sia kuzino Eliza de Feuillide, konata kiel "La Grafino de Feuillide". Love and Freindship (la eraro en literumado estis unu el multaj en la historio) estas klare parodio de romantismaj romanoj kiujn Austen legis ekde infanaĝo.

La historio disvolviĝas en dek kvin leteroj skribitaj de Laura kaj Isabel inter si kaj al Marianne.

La filmo de 2016 nome Love & Friendship [tiel] estas filma versio de Lady Susan, kiu prenis nur la titolon el Love and Freindship.

Bibliografio redakti

  • Jane Austen, "Love and Freindship". The Norton Anthology of English Literature, eld. Deidre Shauna Lynch kaj Jack Stillinger, New York: W. W. Norton & Company, 2006
  • Edward Copeland Juliet McMaster, The Cambridge Companion to Jane Austen, Cambridge: Cambridge University Press, 1997
  • William Deresiewicz, Jane Austen and the Romantic Poets, New York: Columbia University Press, 2004
  • Laura C. Lambdin Robert T. Lambdin, A Companion to Jane Austen Studies, Westport: Greenwood Press, 2000
  • Paul Poplawski, A Jane Austen Encyclopedia, West Port: Greenwood Press, 1998
  • Reeta Sahney, Jane Austen's Heroes and Other Male Characters: A Sociological Study, New Delhi: Abhinav Publications, 1990
  • Brian C. Southam, Jane Austen's Literary Manuscripts: A Study of the Novelist's Development, New York: The Athlone Press, 2001
  • Dennis Walder, The Realist Novel, New York: The Open University, 1995