Lovran estas urbo en Istrio (Kroatio). Ĝi situas en la okcidenta marbordo de la golfo Kvarner kun loĝantaro de 3.241 (censo de 2001). Ĝia nomo devenas el laŭro (Laurus nobilis), kiel montrate en la blazono.

Lovran
Lovran
Lovran
Lovran
municipality of Croatia

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato Kroatio
Provinco Primorje-Gorski kotar
Poŝtkodo 51415
Aŭtokodo RI
Telefonkodo (+385) 051
Retpaĝaro www.opcinalovran.hr
Politiko
Urbestro Alan Sanković
Demografio
Loĝantaro 4 101  (2011)
Loĝdenso 195 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 18′ N, 14° 17′ O (mapo)45.29166666666714.276388888889Koordinatoj: 45° 18′ N, 14° 17′ O (mapo)
Alto 0 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 21 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Lovran (Primorje-Gorski kotar)
Lovran (Primorje-Gorski kotar)
DEC
Lovran
Lovran
Situo de Lovran

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lovran [+]
vdr

Priskribo redakti

Lovran estas unu el plej malnovaj marbordaj setlejoj de la orienta marbordo de Istria duoninsulo. Komence de la Mezepoko ĝi jam estis grava urba kaj ŝipkonstrua centro de norda Adriatiko. Sekve de rapida disvolviĝo de havenurboj najbaraj (Trieste, Pula kaj Rijeko), kiuj iĝis la novaj kaj hegemoniaj urbaj centroj en la regiono, Lovran perdis sian gravan signifon.

Tamen meze de la 19-a jarcento la areo gajnis hegemonion kiel moda ripozejo de la nobelaro de Aŭstrio-Hungario. Longa tradicio de turismo pludaŭras en Lovran, kaj ĝi formas kernon de ties ekonomio.

La regiono estas riĉa per kultura kaj historia heredo. Vizitindas preĝejo kun mezepokaj freskoj kaj skribaĵoj de Glagolita alfabeto, kaj la turo de 14-a jarcento (Sankta Georgo) ene de malnova urbo, same kiel ruraj medioj, arkitekturaj konstruaĵoj kun ĉirkaŭaj parkoj, kaj ĉefe ĉemara longega promenejo de multaj kilometroj, kiu ligas multajn najbarajn vilaĝojn.

En la jaro 2001 okazis en Lovran la Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI.

Somere de 2005 sidejis en Lovran la partoprenantoj de postkongreso de SAT ĵus okazinta en Zagrebo.

Eksteraj ligiloj redakti