LozenecoLozenets (en bulgara Лозенец); ankaŭ Lozenec, Lozenetz) estas vilaĝo kaj ĉemara feriejo en la sudo de la marbordo de Bulgario al la Nigra Maro. Ĝi estas parto de la municipo de Carevo, Provinco Burgas, kaj kuŝas ĉe 42° 13′ N 27° 48′ O / 42.217 °N, 27.800 °O / 42.217; 27.800 (mapo). Je 2012, ĝi havis 685 loĝantojn kaj la urbestrino estis Maria Vasileva.

Lozeneco, Provinco Burgas

Lozeneco estis fondita en 1924 de ĉirkaŭ 20 familioj da bulgaraj rifuĝintoj, origine el Orienta Trakio (ĉefe el Peneka kaj Malak Samokov) kiu estis dekomence setlitaj en Poturnak (Velika, suda Bulgario), sed moviĝis al la marbordo serĉe de pli bonaj vivkondiĉoj. Ili setlixgis en la areoj de Embeleco aŭ Ambelia, kie, laŭ la tradicio, estis la vinfarejoj de Carevo (aŭ eĉ ties plej malnova loko). La unuaj setlantoj vivtenis sin el la agrikulturo, brutobredado kaj lignoproduktado, kaj kelkaj el mara fiŝkaptado.

Ekde la 1960-aj jaroj, kaj nacia kaj internacia ĉemara turismo radikale ŝanĝis la aspekton de Lozeneco kaj la laborokupadon de la lokanoj. Nune la vilaĝo estas prospera turismejo.

Referencoj redakti

  • Rajčevski, Stojan. (2001) “Lozenec”, Krajbrežna Strandža: Toponimi i hidronimi. Sofia: Universitetsko izdatelstvo "Sv. Kliment Ohridski", p. 44–45. ISBN 954-07-1541-5.

Eksteraj ligiloj redakti