La lubeka golfo - germane Lübecker Bucht - estas golfo en la sudokcidenta parto de la Balta Maro. La golfo, kiu komplete apartenas al Germanio, estas parto de la pli granda meklenburga golfo, kaj kvazaŭ konsistigas la "sudokcidentan angulon" de la Balta Maro.

Lubeka golfo
golfeto • golfeto [+]

AkvejoBalta maro
Koordinatoj54° 2′ 0″ N, 10° 55′ 0″ O (mapo)54.03333310.916667Koordinatoj: 54° 2′ 0″ N, 10° 55′ 0″ O (mapo)

Lubeka golfo (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Lubeka golfo (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Lubeka golfo
Lubeka golfo

Lubeka golfo (Balta maro)
Lubeka golfo (Balta maro)
DEC
Lubeka golfo
Lubeka golfo
Map
Lubeka golfo
Vikimedia Komunejo:  Lübecker Bucht [+]
vdr
germanlingva mapo de la meklenburga golfo, maldekstre la lubeka golfo
Travemünde

Geografio redakti

Ĉe la sudokcidenta pinto de la lubeka golfo en Travemünde, norda urboparto de Lubeko, la rivero Trave enfluas la Baltan Maron. Oriente la golfo limiĝas per la insulo Poel kaj la lumturo de Bastorf, norde per la duoninsulo Wagrien, do la kontinenta parto de la distrikto Orienta Holstinio, kaj la insulo Fehmarn. La golfaj marbordoj apartenas al la federaciaj landoj Ŝlesvigo-Holstinio kaj Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio.

Profesiaj kargoŝipoj uzas la golfon precipe por trafikado inter la haveno de Lubeko-Travemünde tra markolo germane nomata Kadetrinne kaj dane Kadetrenden inter la suda germania duoninsulo Fischland-Darß-Zingst kaj la dania insulo Falster al la orienta Balta Maro.