Lubrikaĵo intima

lubrikaĵo uzata por seksumo aŭ masturbado

Lubrikaĵo intima estas lubrikaĵo uzata en agado seksa de homo. Lubrikaĵoj intimaj pligrandigas la komforton de koito kaj seksaj helpiloj.

Lubrikaĵoj intimaj devas havi proprecojn:

  • Ĝusta viskozeco.
  • Sterileco.
  • Ne devas esti nutra medio por mikroorganismoj.
  • Ne devas inciti histon de organismo homa.
  • Ne devas alergiigi.
  • Ne devas havi akran odoron.
  • Devas esti facile forlavebla.

Kunigebleco redakti

Se la lubrikaĵo enhavas graso(j)n, ĝi ne devas esti uzata kun kondomo kaj seksaj helpiloj el gumo ĉar grasoj dissolvas la gumon.

Se la lubrikaĵo enhavas silikonon, ĝi ne devas esti uzata kun helpiloj seksaj el silikono ĉar silikono en lubrikaĵo difektas helpilon: la surfaco de silikono adheriĝas kaj la helpilo poiomete detruiĝas.

Ebla substituo redakti

Krome specialaj lubrikaĵoj intimaj vendataj en apotekoj kaj seksaj vendejoj tiujn proprecojn kutime havas malmultekostaj ĝeloj por esplorado ultrasona. Oni vendas ĝelojn en grada elekto en interretaj apotekoj. Ekzistas tri gradoj de viskozeco de ĝeloj: alta, meza kaj malalta. La plej disvastigita viskozeco de ĝeloj esta alta. Kvankam ĝeloj kun alta viskozeco taŭgas kiel intima lubrikaĵo, pli bonaj por tio estas ĝelo kun meza aŭ malalta viskozeco.