Lucas DE HEERE (n. en 1534 en Gento - m. en 1584 en Parizo) estis flandra portretisto, poeto kaj verkisto.

Lucas de Heere
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1534 (1534-01-01)
en Gento
Morto 29-an de aŭgusto 1584 (1584-08-29) (50-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Hispana Nederlando
Familio
Patro Jan de Heere
Patrino Anna Smijters
Edz(in)o Eleonora Carboniers
Okupo
Okupo pentristo • verkisto • poeto
vdr
Du anglaj nobeloj, unu kun parlamenta robo kaj la alia kun robo de la ordeno de la Ĝartero. Lucas de Heere, 1567.

De Heere estis protestanta, kaj li fuĝis dum la nederlanda ribelo kontraŭ Filipo la 2-a de Hispanio, kiu provis forigi protestantismon. De Heere iris al Anglio, sed povis reveni al sia denaska lando post la pacigo de Gento en 1576.

Li estis tre populara dum sia kariero, kaj onidire fariĝis ege riĉa. Lia portreto de Catrin o Ferain videblas en la National Museum Cardiff. Li pentris la kapon de Filipo la 2-a en 1553. En Anglio, li trejnis aliajn junajn nederlandanojn : John de Critz, plej verŝajne Marcus Gheeraerts la malpliaĝa kaj eble ankaŭ Robert Peake la pliaĝa.