Lucia QUINCIANI (15661611) estis itala komponistino el la frua Baroka epoko. Ŝi aperis aktiva en la jaro 1611, dato de la publikigo de sia ununura konata komponaĵo.

Lucia Quinciani
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1560-aj jaroj
Morto 17-a jarcento
Profesio
Okupo komponisto vd
vdr

Ŝajne ŝi loĝis en Verona kaj Venecio, sed malmulte oni scias pri ŝia vivo kaj verkoj.

Lucia Quinciani estis muziklernantino de Marcantonio Negri, kiel li mem prezentas ŝin en sia dua libro Affetti amorosi, publikigita en 1611. Marcantonio Negri estis siatempe tre konata itala komponisto, kantisto kaj muzika direktoro, samtempulo de Monteverdi ĉe la Baziliko Sankta Marko en Venecio.

Lucia Quinciani havis kapablan kaj talentan instruiston en Negri, kiu konis freŝajn muzikajn evoluojn, kaj povis konigi al sia lernantino la sekretojn de la nova melodia stilo.

La libro de Negri Affetti amorosi, estas libro de monodioj kaj duetoj, por violonoj kaj kontinua baso, kiu finiĝas per kantato. Oni asertas ke tiu ĉi libro estis la unua sekulara monodio kiu aperis en Venecio.

La lastatempa termino ‘monodio’ ĝenerale aludas al la itala kanto de la frua 17-a jarcento, precipe en la periodo kiu iras de ĉirkaŭ 1600 ĝis 1640. Ĝi tiam kontrastis al la polifonio, en kiu ĉiu parto estas same grava, kaj al la homofonio en kiu la akompano ne estas ritme sendependa. En la monodio solista voĉo kantas melodion, kutime kun konsiderinda ornamado, super ritme sendependa basa linio.

Affetti amorosi baziĝas sur teksto de la dramisto Giovanni Battista Guarini, Il pastor fido (1590). Tio estas pastorala tragikomedio, kiu fariĝis unu el la plej famaj kaj tradukitaj verkoj de sia tempo. En la tria akto, la sceno kvara estas la monodio de Lucia Quinciani  ‘Udite lagrimosi spiriti d'Averno, udite’.

La peco de Lucia Quinciani, kiu longas 28 taktojn, muzikigas nur la unuajn ses liniojn de la poezio de Guarini. La teksto estas relative mallonga, konciza kaj konvencia, kaj celas purigi la animon de doloro anstataŭ transdoni eksplodon de emocioj. Udite lagrimosi de Lucia Quinciani ŝajnas kombini la lamentan modelon de la polifonia madrigalo kun la ĝeneralaj principoj de la nova stilo. Affetti amorosi estis la pioniro de venecia sekulara monodio, do la peco de Lucia Quinciani inkluzivita en la kolekto restas la unua konata publikigita ekzemplo de sekulara monodio de virina komponisto. Ĝi estas la sola komponaĵo, pri kiu Lucia estas memorita. La daŭra sukceso kaj longviveco de ŝia fama unupeco estas atesto de ŝiaj muzika kaj kompona talentoj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 39 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Eksteraj ligoj redakti

  • "Udite lagrimosi spirti d'Averno, udite" sur IMSLP