Luciana GIUSSANI (Milano, Italio, 19-a de aprilo 192831-a de marto 2001) estis itala verkistino de bildrakontoj kaj eldonantino.

Luciana Giussani
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1928 (1928-04-19)
en Milano
Morto 31-an de marto 2001 (2001-03-31) (72-jaraĝa)
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Familio
Frat(in)o Angela Giussani
Okupo
Okupo bildliteraturistoscenaristo
vdr

Biografio redakti

Luciana Giussani (luĉAna ĝussAni), kune kun la fratino Angela Giussani, kreis la faman komiksrolulon Diabolik - la unua krima itala poŝa komikso - al kiu ŝi dediĉis sian tutan profesian vivon.

Ŝi naskiĝis en Milano la 19-an de aprilo 1928. En 1963, post diplomiĝo en germanlingva lernejo, ŝi komencis labori kun la fratino Angela en la eldonejo Astorina.

Ili kune skribis rakontojn de Diabolik, ĝis la morto de Angela en 1987. Post tiam, Luciana daŭre okupiĝis pri la eldonejo, kiun ŝi lasis en 1999 (jam en 1992 ŝi estis ĉesinta verkadon de rakontoj por la "Krima Reĝo"), du jarojn antaŭ ŝia morto.