Lucida sonĝo

sonĝo en kiu oni scias, ke oni sonĝaa

Lucida sonĝo (latine: lux, lūcis “lumo”) estas sonĝo en kiu oni scias, ke oni sonĝas. Plie la persono povas gvidi kaj la enhavon de la sonĝo kaj siajn agojn. Personon, kiu havas tiajn sonĝojn, oni nomas “sonĝonaŭto” (de la greka: oneiros “sonĝo” kaj nautēs, “ŝipano”). Ĉiu homo havas la kapablon sperti lucidajn sonĝojn kaj oni povas lerni indukti tiajn sonĝojn.

Kovrilo de la unua libro pri lucidaj sonĝoj.

Kelkaj, ĉefe mistikuloj, nomas "lucidaj sonĝoj" eblajn elirojn de la spirito el la korpo, kiel sinonimon de spirita projekciado, spirita etendoastra vojaĝo.

Kvankam la afero estis delonge konata de la antikvaj orientaj kaj amerikaj popoloj, en moderna okcidento estis la franco Hervey de Saint-Denys (kromnomo de Marie-Jean Léon le Coq), kiu komencis esplore atenti tiajn sonĝojn kaj skribis en 1867 libron pri la temo: "La sonĝoj kaj kiel regi ilin" (france "Les rêves et les moyens de les diriger"). Tamen la vortojn "lucida sonĝo" unuafoje uzis Frederik van Eeden (nederlanda psiĥiatro) en studo publikigita en 1913.

En psikoterapio, lucidaj sonĝoj, pro siaj pruvitaj utilecoj, estas uzataj por kuraci traŭmaton.

Sciencaj aspektoj de lucidaj sonĝoj redakti

Limigo de la termino redakti

Ekzistas pluraj difinoj de la termino lucida sonĝo. Celia Green proponis en la jaro 1968 jenan priskribon: “Lucida sonĝo estas sonĝo, en kiu la sonĝanto scias pri sia sonĝo.” Tiu minimumkondiĉo estas akceptita nuntempe, tamen aliaj verkistoj postulas kromajn kondiĉojn. Tholey precizigis la diferencon inter normala sonĝado kaj lucida sonĝado per sep klareckondiĉoj:

  • “1. Klareco pri la konsciostato: pri tio, ke oni sonĝas,
  • 2. Klareco pri la propra decidlibereco: pri tio, ĉu oni fuĝas de koŝmarfiguro aŭ ĉu oni provas ekamikigi kun ĝi,
  • 3. Klareco de la konscio: kontraŭe al stato de konfuziĝo aŭ duonkonscio,
  • 4. Klareco pri la maldorma vivo: pri tio, kiu oni estas kaj kion oni planis por tiu sonĝo,
  • 5. Klareco de la perceptado: pri tio, kion oni vidas, aŭdas, flaras, gustas, sentas,
  • 6. Klareco pri la senco de la sonĝo,
  • 7. Klareco pri la sonĝmemoro. Oni rimarku, ke tiu kondiĉo, kontraste al la aliaj, estas nur nerekte ligita al la sonĝostato.”[1]

Referencoj redakti

  1. Tholey, Paul: Klarträume als Gegenstand empirischer Untersuchungen, en: Gestalt Theory, 2, 1980, p. 175–191. Komparu al tio ankaŭ la popularsciencan publikaĵon de Tholey: Paul Tholey, Kaleb Utecht: Schöpferisch träumen. 3a eldono, Klotz, Eschborn 1997, p. 61–62.

Eksteraj ligiloj redakti