Lucio la 1-a

papo de la katolika eklezio

Lucio la 1-a (naskiĝis en Romo; mortis la 5-an de marto 254) estis episkopo de Romo dum ok monatoj (25-a de junio 253 ĝis la 5-a de marto 254), pasigis mallongan tempon en ekzilo, sed povis fine reveni kaj mortis je natura morto.

Lucio la 1-a
22-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Lucius
Pontifiko de 25-a de junio 253
ĝis ĉ. 5-a de marto 254
Antaŭulo Kornelio
Sekvanto Stefano la 1-a
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 200
en Romo, Romia Imperio
Morto ĉ. 25-a de junio 254
en Romo, Romia Imperio
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oni nenion scias pri li, nur la nomon de lia patro, Porfirianus. Li estis elektita verŝajne la 25-an de junio, 253, kaj mortis la 5-an de marto 254. Lia elekto okazis dum la persekutado kiu kaŭzis la elpelon de lia antaŭulo Kornelio, kaj li ankaŭ estis forigita baldaŭ post lia konsekro, sed sukcesis akiri la revenpermeson.

Li estas laŭdita en pluraj leteroj de Cipriano pro kondamnado de la novacianistoj pro ilia rifuzo reakcepti la kristanojn en la eklezio post ilia pento kaj abĵuro sub persekutado.

Lia festotago estas la5-a de marto en la Roma martirologio. Ĝi ne prezentiĝis en la Tridentina Kalendaro de Papo Pio la 5-a. En 1602 ĝi estis insertita, sub la dato de 4-a de marto la kalendaro de sanktuloj por uzo kie ajn en la romia rito. Kun la enmeto en 1621 en la sama dato de la festo de Sankta Kazimiro, la festado de papo Lucio estis reduktita al memorceremonio kun la Meso de Sankta Kazimiro. Ĝi restis tiel ĝis 1969, kiam la festotago de Lucio estis movita en la romia martirologio al la tago de lia morto kaj forlasita de la Ĝenerala Kalendaro, parte pro la senbazeco de la titolo de "martiro" kun kiu kiun li antaŭe estis honorita.

Malgraŭ tio kio estas erare deklarita en la Liber pontificalis, li ne fakte suferis martiriĝon. La persekutado de Valeriano en kiu li laŭdire estis martirigita komenciĝis post marto 254, kiam papo Lucio mortis.

Vidu ankaŭ redakti