Lucio la 2-a

papo de la katolika eklezio

Lucio la 2-a estis la 166-a papo de la katolika eklezio.

Lucio la 2-a
166-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Gerardo Caccianemici (aŭ d'Orso)[1]
Pontifiko de 16-a de marto 1144 [#]
ĝis 15-a de februaro 1145 [#]
Antaŭulo Celestino la 2-a
Sekvanto Eŭgeno la 3-a
Persona informo
Naskiĝo dato mankas
en Bolonjo, Papa Ŝtato
Morto 15-an de februaro 1145 (1145-02-15)
en Romo
Tombo Baziliko Sankta Johano de Laterano
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭpapado redakti

Lucio la 2-a naskiĝis en loko ne konata. Certas nur ke li aktivis kiel kanoniko en sia naskiĝurbo (Bolonjo); en 1124 li estis nomumita kardinalo de la pastra kategorio kun la titolo de Sankta Kruco en Jerusalemo iniciate de papo Honorio la 3-a. Ekde 1125 ĝis 1126 “kanoniko Gerardo” funkciis kiel papa legato en Germanio ĉe la kortego de la imperiestro Lotaro la 3-a, reprezentante antaŭe papon Honorion la 2-an kaj poste papon Inocenton la 2-an. Oni ŝuldas precipe al lia perado la fakton ke la imperiestro decidis plenumi du ekspediciojn al Italio por protekti Inocenton el la atakoj de kontraŭpapo Anakleto la 2-a. Inocento la 2-a nomumis lin kanceliero kaj papa bibliotekisto.

Papado redakti

La 8-an de marto 1144 mortis papo Celestino la 2-a kaj kardinalo "Caccianemici" estis elektita lia posteulo. Tiujn tagojn en Romo agitiĝis respublikana insurekcio kiu celis forpreni aŭ ĉiukaze malpliigi la regadan povon de la papo. Lucio estis konsekrita kaj kronita la 12-an de marto 1144 sed lia papado daŭris iom pli ol unu jaro.

Kun la celo kontraŭstari la revoluciajn respublikanojn kaj samtempe ĉesigi la priteritoriajn kontrastojn kun la normana regno, oktobron de 1144 papo Lucio renkontis la normanan reĝon Roĝeron la 2-an en Ceprano, provante difini la devojn de la normana reĝo pro la fakto ke tiu regno estis vasalo de la Apostola Seĝo. Papo Lucio ne konsentis akcepti la teritoriajn pretendojn de Roĝero; sed la reĝo, konscia pri la supereco de sia armeo, altrudis al la papo siajn decidojn, dum sin deklaris malebligita veni al Romo por reentronige defendi la papon.

Post tiu renkonto, la roma senato, kiu jam akiris multe da povo sub la papado de Inocento la 2-a sed kiu estis senigita je povo de nuna papo Lucio, rekonstituiĝis, apertribele kontraŭ la febla rezisto de la papo antaŭ la diktato de la normana reĝo. Estis proklamita municipa konstitucio celanta definitive detronigi la papon el ĉiu speco de tera povo. Oni aboliciis la oficon de papa prefekto, estis alestigita la ofico de “Patricio”, ĝuanta je ampleksa povo, (senatanoj eknombris 56, la urbo estis dividita en 16 kvartaloj kaj ĉe posteno “de patricio” estis nomumita Jordano Pierleoni parenco de kontraŭpapo Anakleto la 2-a kaj vera ĉiomovinto en la respublika revolucio; fakte, la nobela familio Pierleoni daŭrigante la konflikton kun la potenca familio Frangipani komenciĝintan jam dekoj antaŭe, prenis la gvidon de la respublika revolucio, post la levo al papado de persono al si ne favora.

Lucio tiam alvokis helpon kontraŭ la senato ĉe la imperiestro Konrado la 3-a, sed sensukcese ĉar tiu ĉi estis tro absorbita alfronti siajn malamikojn en Germanio. Male, la imperiestro sin montris afabla ankaŭ kun la respublika legacio veninta por peti oficialan agnoskon.

Tiupunkte papo Lucio provis reagi tutesole, kaj kun malmultaj soldatoj restintaj fidelaj atakis la Kapitolon, sidejon de la senato. La reago de la popolo fariĝis amasa kaj la atako malsukcesis. Iuj kardinaloj estis mortigitaj kaj eĉ la papo frapita ĉe la kapo per ŝtono lanĉita el la roko. Grave vundita, li estis tuj transportita al la monaĥejo de Sankta Gregorio en Palatino, kie papo Lucio mortis post du tagoj, la 15-an de februaro 1145.

Bibliografio redakti

  • Storia dei Papi, Saba e Castiglioni, UTET, 1929.
  • Enciclopedia Eŭropea, Garzanti.
  • I Papi storia e segreti, Rendina, Newton el.
  • Storia della Chiesa, XIX/2, E. Préclin kaj E. Jarry, Itala eldono zorge de Luigi Mezzadri, Editrice Saie

Referencoj redakti

  1. La Pontifika Jarlibro raportas neniun kromnomon. Caccianemici (Foriganto de malamikoj) aperis en kronikoj multe post la eventoj

Eksteraj ligiloj redakti