Ludger Larose

kanada pentristo

Ludger LAROSE (la 1-an de majo 1868[1] en Montrealo - en la sama urbo mortinta la 13-an de novembro 1915) estis kebekia pentristo.

Ludger Larose
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1868 (1868-05-01)
en Montrealo
Morto 13-an de novembro 1915 (1915-11-13) (47-jaraĝa)
en Montrealo
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Jeanne au piano
La Serre
vdr

Biografio redakti

Ludger Larose naskiĝis en burĝa familio kaj post la baza lernado en la lernejo Sainte-Brigide, li estis akceptita ĉe la Lernejo de Artoj kaj Metioj de Montrealo, sub la orientigo de abato Joseph Chabert [2]. Liaj superaj studoj okazas ekde 1897 ĉe Akademio Colarossi kaj Lernejo de Belartoj de Parizo[3]. Li vizitos artistajn atelierojn, i.a. tiun de Gustave Moreau[4]. Li definitive reinstaliĝis en la naskurbo en 1894[5]. La sekvan jaron li edzinigis Lydia Webb, kun kiu li havos tri gefilojn: Paul (1898), Jeanne (1899) kaj Marcel (1901).

Lia kariero estis tre fruktodona: tra preskaŭ 30 jaroj li produktis pli ol 400 pentraĵojn. Li ricevis mendojn por religia arto[6]. En 1890, oni komisiis lin partopreni en la farado de pentraĵoj por la kapelo Notre-Dame-du-Sacré-Cœur de la preĝejo de Dipatrino de Montrealo. Same li realigis plurajn portretojn private menditajn kaj partoprenis en pluraj ekspozicioj organizitaj de la Arta Asocio de Montrealo kaj similaj institucioj.

Li estis instruisto pri desegnado[7] en pluraj lernejoj, inter ili la Katolika Komerca Akademio, de 1894 ĝis 1910, kaj en la Liceo de Junulinoj, 1909-1911. Li okupiĝis ankaŭ pri privata instruado[8]. Li okupiĝis pri pedagogio kaj proponis novan manieron instrui la arton desegni. Li ankaŭ estis entreprenisto, en la fakoj de monpruntado, akirado de terpecoj kaj luigo de nemoveblaĵoj.

 
Novjara karto en Esperanto de Ludger Larose por la jaro 1909.

Li krome estis aktivulo en pluraj kampoj, ankaŭ kun aktiva korespondado en Esperanto kaj partopreno en Esperanto-Klubo Progreso. Naciisto kaj kontraŭklerikulo, li prelegis pri tiuj temoj. Li partoprenis en pluraj asocioj, ĉefe en framasonaj loĝioj Coeurs-Unis en 1895, en Émancipation (de 1896 ĝis ĝia estingiĝo en 1910 pro la Afero Lemieux[9] en kiu li estis rekte implikita) kaj Force et courage de 1910 ĝis sia morto, ĉiam kun diversaj administraj funkcioj. Li partoprenis ankaŭ en diversaj aktivaĵoj, kiel la Spiritisma Rondo, la Klubo de Sendependeco de Kanado, Societo de Numismatikistoj kaj Antikvaĵistoj, Ligo de Instruado kaj Laborista Klubo.

 
Jeanne ĉe la piano, Kolekto de la Nacia Muzeo de Belartoj de Kebekio

Muzeoj kaj publikaj kolektoj redakti

Referencoj redakti

  1. (fr) 1954-, Ludger Larose: un artiste engagé au tournant du XXe siècle (ISBN 9782763731865 kaj 2763731864, OCLC 980948664)
  2. (fr) L'Académie Julian et ses élèves canadiens: Paris, 1880-1900
  3. (fr) « Le dessin académique », Cap-aux-Diamants,‎
  4. (fr) « Le peintre Ludger Larose », La Presse,‎
  5. (fr) « Témoin d'un décor disparu », Cap-aux-Diamants,‎
  6. « Une rare scène de genre canadienne », M: la revue du Musée des beaux-arts de Montréal,‎ janvier à avril 2008
  7. (fr) Le Musée du Québec: 500 œuvres choisies. (ISBN 2551059739 kaj 9782551059737, OCLC 11345957, lire en ligne)
  8. (fr) « Peintres et sculpteurs du Terroir », Le Terroir,‎
  9. (en) « The Price of Passion », The Beaver. Canada's History Magazine,‎ oktobro-novembro 2005
  10. Ludger Larose | Kolekto Nacia Muzeo de Belartoj de Kebekio (france).