Ludoviko Jogajlido

Ludoviko JogajlidoLudoviko la 2-a de Hungario kaj KroatioLudoviko la 1-a de Bohemio, ĉeĥe Ludvík Jagellonský, hungare II. Lajos, kroate Ludovik II. (naskiĝis la 1-an de julio 1506 en Ofen/Buda, mortis la 29-an de aŭgusto 1526 en la batalo de Mohács) estis la lasta jogajlida reĝo de Bohemio, Hungario kaj Kroatio.

  • li naskiĝis la 1-an de julio de 1506.
  • gepatroj: Vladislao la 2-a Jagello, reĝo de Bohemio kaj Hungario, kaj Anno de Candal, nevino de franca reĝo Ludoviko la 12-a.
  • reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, hungara, kroatia, slovenia kaj dalmatia, margrafo moravia kaj lusatia, duko silezia, limburka, brabanta kaj luksemburgia.
  • li parolis ĉeĥe, pollingve, hungare, latine, germane, france kaj itale.
  • 15061516 li estis edukata en budena kortego de sia patro.
  • 1508 kronado kiel reĝo hungara sub nomo Ludoviko la 2-a.
  • la 17-an de februaro de 1509 li alveturis kun la patro Pragon.
  • la 11-a de marto de 1509 kronado kiel reĝo ĉeĥa sub nomo Ludoviko la 1-a.
  • julio de 1515 geedziĝo al Maria de Aŭstrio, filino de kastilia reĝo Filipo la 1-a, "la Bela", de Habsburgo. Surbaze de interkonsentoj ŝi estis edukata komune kun Anno Jagello en aŭstriaj landoj.
  • 1516 post morto de lia patro li fariĝis en sia dekjaraĝo reĝo ĉeĥa kaj hungara. Ĝis lia plenaĝeco pola reĝo Zigmundo Jagello estis lia kuratoro.
  • 1517 en regiono de Křivoklát eksplodis maltrankviloj celitaj kontraŭ donado de novaj impostoj al servutula popolo.
  • la 24-an de oktobro de 1517 en Prago estis fermita la t.n. Sanktvenceslaa kontrakto inter urboj kaj nobelaro. La urboj faris al la nobelaro vicon da cedoj kaj kontraŭ tio voĉo en la ĉeĥa koncilio estis deklarita al ili.
  • 1518 kuracisto Mikolao Klaudián eldonis la unuan memstaran mapon de Bohemio.
  • 1519 Ludoviko postulis post morto de imperiestro Maksimiliano, por ke li estu elektita kiel reĝo romgermana. Tiel ĉi foje ankaŭ interkonsentis Maksimiliano kun Vladislao la 2-a. Sed Maksimiliano senpere mortonte sekrete interkonsentis elekton de sia filo Karolo, reĝo hispana. Ludoviko finfine interkonsentis kun Karolo kaj elektante li donis al li sian princo-elektistan voĉon.
  • 15191520 en ĉirkaŭaĵo de Jáchymov oni komencis stampi arĝentajn tolarojn, pagilo, kiu emisiis pluajn 300 jarojn. Vidu ankaŭ monerstampejon en Jáchymov.
  • 1521 Mario, edzino de Ludoviko, alveturis el Aŭstrio al Budapeŝto.
  • 1521 turkoj konkeris Beogradon, per kio ili havis la vojon malfermita por marŝi ĝis la interno de reĝlando hungara.
  • 1522 Ludoviko kun Mario alveturis Bohemion. Mario ĉi tie estis kronita kiel ĉeĥa reĝino. Ludoviko aranĝis vicon da ŝtataj aferoj kaj krom tio li revokis Zdenkon Levon el Rožmitál (filon de la samnomata patro, kiu estis frato de Johanino, edzino de Georgo el Poděbrady), kiu komencis estis ĝenerale neŝatata kaj en la posteno de landa administranto li enoficigis Karolon Müstenberkan, nepo de Jiří z Poděbrad. Duko Karolo estis la lasta el dinistio de sinjoroj el Kunštát, kiu estis intervenanta en okazadon de la ĉeĥa ŝtato. Signifa persono estis ankaŭ lia kuzo Bartolomeo, kiun plene konfidis reĝo Vladislao, sed tiu dronis dum subakvigo de ŝipo survoje de imperiestro Maksimiliano kun mesaĝo rilatanta al la nupto de la reĝaj infanoj. Sed Lev z Rožmitálu tamen pro renverso post unu jaro revenis en sian oficejon.
  • la 16-an de marto de 1523 reĝo Ludoviko estis devigita forveturi ĝis Hungarujo, kie komencis fortiĝi danĝero de la turka invado.
  • 1525 en Bohemio aperis reago de germana kamparana milito per maltrankviloj en ĉirkaŭaĵoj de Jáchymov kaj Cheb.
  • aŭgusto de 1526 Ludoviko amasigis soldataron kaj li forveturis al suda limo, kie li estis renkontiĝonta kun soldataroj de duko János Szapolyai.
  • la 29-an de aŭgusto de 1526 la reĝa soldataro renkontiĝis kun soldataroj de turka sultano Sulejmano la 1-a. (Tiu koncentriĝis dum la lastaj jaroj al preparo de armeo por la invado ĝis Hungarujo kaj dum la jaro 1526 li konkeris vicon da limregionaj fortikaĵoj.) Sed la reĝo ne ĝisatendis helpon de Johano Zápola, ĉar tiu ne havis sufiĉe da tempo por veni. Ludoviko devis ordoni por ekataki kun la soldataro je duono pli malforta ol havis la turkoj. Tiel en batalo de Mohács la hungara soldataro estis diserigita dum unu horo kaj duono. Reĝo Ludoviko klopodis savi sian vivon per forkuro, sed lia ĉevalo haltis en marĉo kaj la hungara reĝo Ludoviko la 2-a kaj la ĉeĥa reĝo Ludoviko la 1-a Jagello dronis en sia dudeka jaraĝo eĉ ne havinte tempon por postlasi viran idon.
  • la 10-an de novembro de 1526 reĝino Mario kaj Johano Zápola lasis levigi la kadavron de Ludoviko lasinte ĝin sepulti en reĝa kripto en Székesfehérvár apud liaj gepatroj.
Ludoviko Jogajlido
Reĝo de Bohemio kaj Hungario
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Naskonomo ĉeĥe Ludvík Jagellonský, hungare II. Lajos, kroate Ludovik II.
Naskiĝo 1-an de julio 1506 (1506-07-01)
en Buda
Morto 29-an de aŭgusto 1526 (1526-08-29) (20-jaraĝa)
en Mohács
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per drono vd
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd
Ŝtataneco Hungara reĝlandoReĝlando Bohemio vd
Familio
Dinastio Jogajlidoj vd
Patro Vladislao la 2-a Jogajlido vd
Patrino Anne of Foix-Candale vd
Gefratoj Anno de Bohemio kaj Hungario vd
Edz(in)o Maria de Aŭstrio vd
Amkunulo Angelitha Wass vd
Infanoj János Wass vd
Parencoj Ferdinando la 1-aMaksimiliano la 1-aKarlo la 5-a vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Reĝo de Bohemio
Ludoviko la 1-a
Dum 1516-1526
Antaŭulo Vladislao la 2-a Jagello
Sekvanto Ferdinando la 1-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Ludoviko la 2-a
Dum 1516-1526
Antaŭulo Vladislao la 2-a Jagello
Sekvanto Ferdinando la 1-a,
kontestata de Johano Zápolya
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ludoviko la 2-a de Hungario, la 1-a de Bohemio

En la jaro 1526 la ĉeĥa nobelaro staris antaŭ elekto de nova ĉeĥa reĝo. El kelkaj kandidatoj konsideriĝis ĉefe aŭstriaj Habsburgoj kaj bavariaj dukoj Ludoviko kaj Vilemo. Habsburgoj estis fine elektitaj. En la jaro 1493 mortis imperiestro Frederiko la 3-a. Surtroniĝis Maksimiliano la 1-a kiel romia imperiestro, duko de la aŭstria landoj kaj sinjoro el Burgundio. Lia unusola filo Filipo surtroniĝis en la jaro 1504 sur kastilian tronon, sed jam du jaroj post tio li mortis. Maksimiliano do komencis eduki siajn du nepojn Karolon kaj Ferdinandon. Karolo estis kastilia sekvanto kaj en la jaro 1519 li fariĝis hispana reĝo per tio, ke li unuiĝis Reĝlandojn Kastilian kaj Aragonan kaj la saman jaron li ankaŭ fariĝis imperiestro romia. La aŭstriajn landojn li poste transdonis al sia frato Ferdinando la 1-a.