Ludwig COMPENIUS (naskiĝinta ĉ. en 1603 en Halle (Saale), mortinta en la 11-a de februaro 1671 en Erfurto) estis mezgermana konstruisto de orgenoj kaj klavicenoj kaj ano de la konata orgenkonstruista familio Compenius.

Ludwig Compenius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1603 (1603-01-01)
en Halle (Saale)
Morto 11-an de februaro 1671 (1671-02-11) (68-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr
Loĝdomo de Compenius en la Markgrafen-strateto en Erfurto, apud la Majenca guberniestrejo.

Vivo redakti

La familia tradicio en Erfurto komenciĝis en 1576 kun Heinrich, la avo de Ludwig. Li alvenis kiel renomita orgenfaristo el Eisleben, kiel li jam estis dejhorinta che la Dominikana preĝejo. El liaj filoj ighis elstaraj orgenfaristoj Esaias kaj Heinrich la pli juna.

Ludwig Compenius estis verŝajne la plej talentita filo de Heinrich Compenius la pli juna. Li deĵoris en Naumburg ĉe la katedralkapitulo kiel respondeculo por orgenoj (li ekloĝis tie verŝajne en 1632; en Naumburg li eĉ devis pagi monpunon pro "duobla gravedigo"). De post 1647 li dokumentitis kiel loĝanto de Erfurto.

En 1646/47 li konstruis la orgeno por la Preĝejo Sankta Johano en Gera, de 1647-49 la orgeno de la Dominikana preĝejo (Erfurt) de kiu ankoraŭ ekzistas la orgenfasado. En 1655/56 li faris la orgenon de la Franciskana preĝejo de Altenburg, en 1657 la Kastela orgeno en Weimar kaj de 1662-64 la orgeno de la Unterneustädter-kirko en Kassel. La orgenojn de la kaselaj Franciskana kaj Marteno-kirkoj li renovigis en 1664 "je la kontentigo de ĉiuj". Por la Tomaso-kirko en Leipzig li konstruis en 1670 klavicenon.

Ĉe lia orgeno en Erfurto ludis Johann Pachelbel, en Weimar estis de 1708-17 kortega orgenisto la granda Johann Sebastian Bach de 1708 ĝis 1717.

Ludwig havis kvar filojn; unu el ili - Christoph (nask. en 1625) - estis kortega muzikisto kaj kantoro; la aliaj estis Anton Joachim Compenius (nask. 1632), Johann Gottfried (1648-67) kaj Heinrich Rudolph (1650-55).

Verkoj redakti

Jaro Loko Kirko Bildo Manualoj Registroj Komentoj
1632 Zeitz St. Nicolai
1635 Naumburg Naumburger Dom
1647 Gera St. Johannes
1649 Erfurt Dominikana preĝejo   orgenfasado konservita
1650 Suhl
1652 Gotha-Siebleben
1652 Erfurt Mikaelo-kirko 1999/2000 rekonstruita per firmao Orgelbau W. Rühle
1656 Altenburg Brüderkirche
1657 Weimar Kastela kapelo kun subsemitonioj
1662 Naumburg Stadtkirche St. Wenzel pligrandiĝis
1664 Unterneustadt (Kassel)
1664 Kassel Brüderkirche restauriĝis
1664 Kassel Martinskirche restauriĝis
1667 Apolda Martinskirche restauriĝis

Eksteraj ligiloj redakti