Ludwig Emil Meier

germana esperantisto, ekskapitano kaj verkisto

Ludwig Emil MEIER [majer] (naskiĝis la 16-an de februaro 1847 en Munkeno, mortis en 1919 en Munkeno) estis germana esperantisto, ekskapitano kaj verkisto.

Ludwig Emil Meier
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1847 (1847-02-16)
en Munkeno
Morto 1-an de januaro 1919 (1919-01-01) (71-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germana RegnoGermanio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Meier partoprenis en la Prusia-Aŭstria milito en 1866 kaj estis vundita.

Li estis jam almenaŭ depost 1883 volapükisto, sed fariĝis vere grava germana aktivisto por Esperanto, ne nur en Munkeno. Jam en 1889 li konatiĝis kun Esperanto. La „nestoro“ de la germanlingva Esperanto-movado fondis en 1891 la „Societon Esperantistan“ en Munkeno. Jam de februaro 1891 li kunlaboris per artikoloj en la tiuepoke sola esperanta periodaĵo La Esperantisto, kaj zorgis, ke tiu gazeto troviĝis en kelkaj publikaj legadĉambroj de Munkeno. Li ankaŭ varbe parolis ĉiam denove. En la Marta numero de La Esperantisto tiam krome aperis varbanonco por La Lingvo Internacia Esperanto.

Antaŭe ankoraŭ dum marto Meier varbparolis tiom sukcese publike en la komercista societo Merkur en Munkeno, ke oni decidis baldaŭ komenci instruan Esperanto-kurson en tiu ĉi societo, kaj fakte aperis poste en Lokal-Anzeiger der Münchener Neuesten Nachrichten No. 189 anonco pri senpaga instruado de Esperanto en la societo Merkur. Varbado laŭŝajne ankaŭ estis iom sukcesa.

Poste translokiĝinte al Nürnberg, li tie daŭrigis sian agadon. En 1903 li intencis fondi tutlandan asocion GES, sed je lia alvoko adresita al 100 konataj de li esperantistoj alvenis nur 10 aliĝoj. En 1904 li revenis al Munkeno. En la ĵurnaloj Münchener Neuesten Nachrichten, Allgemeine Zeitung kaj en Neues Münchener Tageblatt aperis artikoloj pri Esperanto skribitaj de L. E. Meier. En 1905 li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK).[1]

Meier fariĝis idisto en 1908, sed du jarojn poste revenis al Esperanto.

Verkoj redakti

Meier verkis lernolibron por germanlingvanoj (unua eldono 1891, dua eldono 1903) kaj Esperantistan Kantaron (unua eldono 1907, dua eldono 1913). Li tradukis Wilhelm Tell de Schiller (1906), Edziĝa festo en Capri de Heyse (1906), ĉapitron el la Ama vivo de Bolsche (1906), La monaĥejo de Sendomir de Grillparzer (1907), Fabloj de Lessing, 1921. Li kunlaboris al La Esperantisto, Revuo Internacia kaj Danubo; en 1904 li redaktis la gazeton Münchena Esperantisto. Krome en 1911 publikiĝis lia traduko de Esperanto kaj Ido de Gustave Gautherot, volumo 4 de la serio 10-spesdeka biblioteko Esperantista.

Rete legeblaj verkoj redakti

Referencoj redakti

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 22.