Ludwig Geyer (pentristo)

Ludwig Geyer (naskiĝinta la 21-an de januaro 1779 en Eisleben; mortinta la 30-an de septembro 1821 en Dresdeno) estis germana pentristo, verkisto kaj aktoro. Li geedziĝis kun la vidviniĝinta patrino de Richard Wagner. Ilia komuna filino Cäcilie estis patrino de Ferdinand Avenarius.

Ludwig Geyer
Persona informo
Naskonomo Ludwig Heinrich Christian Geyer
Naskiĝo 21-an de januaro 1779 (1779-01-21)
en Eisleben
Morto 30-an de septembro 1821 (1821-09-30) (42-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Patro Christian Geyer
Edz(in)o Johanna Rosina Wagner-Geyer
Infano Cäcilie Avenarius
Okupo
Okupo aktoro • poeto • pentristo • teatra aktoro • kantistoverkistokomponisto • vidartisto • dramaturgo
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Ludwig Heinrich Christian Geyer naskigis kiel filo de aktisto ĉe la ĉefinspektoficejo je Eisleben. En Artern li travivis sian infanaĝon kaj tie vekiĝis lia amo al naturo kaj lia observotalento. Post la vizito de la gimnazio en Eisleben Geyer studis en Lepsiko komence juron. Kiam lia patro en 1799 estis transprenonta postenon en Dresdeno, lin trafis dum la hejmen veturado tiel grava akcidento, ke li mortis baldaŭ poste. La filo nun ne nur plu havis neniujn rimedojn por la studo, li krome devis zorgi por la familio. Tio sukcesis al li per tio, ke li faris sian ŝatokupon profesio kaj vendis malgrandajn portretojn, kiujn li produktis dum vastaj vojaĝoj tra la provinco.

Proksimume 1801 Geyer revenis al Lepsiko, kie li konatigis kun Friedrich Wagner, kiu malkovris lian aktoran talenton. Geyer havis dungitecojn en Magdeburgo, Brunsvigo kaj ekde 1805 en Stetino. Post kiam tie en 1806 la trupoj de Napoleono estis transpreninta la potencon, Geyer translokiĝis al Breslau. Kiam ankaŭ tie estis entrudintaj la francaj trupoj, li revenis en 1807 al Lepsiko. Estis helpe por Geyer, ke lia patreca amiko Friedrich Wagner pro sia profunda scipovo de la franca havis kelkan influon. La 6-an de oktobro 1809 Geyer sukcesis priatentitan debuton en Lepsiko kaj li estis enprenita el la ensemblon de Franz Seconda, kiu estis akirita por si kaj siaj aktoroj la titolon "reĝa saksa kortegoaktoro". En Magdeburgo li estis enigita en la framasonan loĝion Ferdinand zur Glückseligkeit.

Ripete Geyer vizitis Dresdenon, kie li malaprobis la aliancon de la saksa reĝo Frederiko Aŭgusto kun Napoleono. En 1814 la societo de Seconda dissolviĝis en la Dresdnena Kortegosocieto. En la sama jaro Geyer edzinigis la vidvinon de Friedrich Wagner, kiu post la batalo de Lepsiko estis mortinta pro tifo. En la scienco ankaŭ nun estas pridisputata, ĉu Geyer estis la natura patro de la jaron antaŭe naskiĝinta Richard Wagner. Ĉi tiu demando havis kelkan tempon tiom da aktualeco, ĉar oni supozis de Geyer eblan judan devenon. Lia edzino estis enportinta en la geedzecon sep gefilojn. Geyer progresigis ties artajn talentojn. La favora fratino de Wagner, la pli malfrua kortegoaktorino Rosalie Wagner, debutis en 1818 per la peco Das Erntefest de sia duonpatro, ŝia fratino Luise jam en 1817 estis debutinta en la komedio de Geyer Das Mädchen aus der Fremde (La junulino el la fremdlando).

Geyer apartenis ĝis sia morto en 1821 al la ensemblo de la dresdena kortegoteatro, verkis libretojn kaj prezentis sub Carl Maria von Weber eĉ kiel kantisto. Carl August Böttiger bedaŭris tamen, ke Geyer ne restis nure fidela al sia origina profesio, la pentrarto: "Lia vokiteco pentrarto estis la plej frua kaj plej decidinta. Se estus permesita al li, dediĉi sian tutan forton nure al la portetopentrado, oni gardus la verkojn de lia peniko, sendepende de la volonte pagita ĉarmo de la simileco, ankaŭ teni en la galerioj.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti