Luigi Lucheni

itala anarĥiisto, murdisto de reĝino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario

Luigi Lucheni (Parizo, 22-an de aprilo 1873Ĝenevo, 19-an de oktobro 1910) estis itala anarĥiisto, murdisto de reĝino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario.

Luigi Lucheni
Naskiĝo 22-an de aprilo 1873
Francio Parizo, Francio
Morto 19-an de oktobro 1910
Svislando Ĝenevo, Svislando
Akuzo(j) murdo de Elizabeto de Aŭstrio-Hungario
Puno ĝismorta prizono
Stato morta
vdr
Luigi Lucheni dum aresto

Lucheni naskiĝis ekster geedzeco de itala laboristino, plenkreskis en orfejo kaj ĉe diversaj edukaj gepatroj. Li devis labori jam ekde aĝo de 10 jaroj. Li servis en la kavalerio 3,5 jarojn, partoprenis en la Abesinia militiro de 1896. Poste setlis en Svislando, kie li vivtenis sin el provizoraj laboroj.

Pro siaj daŭre mizeraj cirkonstancoj li fariĝis anarĥiisto. Post kiam la itala reĝo Umberto la 1-a sange subpremis laboristan ribelon en Milano, Lucheni ĵuris venĝon, sed ne havis monon por veturi al Italio.

Li volis murdi membron de aristokrataro. Komence li planis atencon kontraŭ la princo de Orléans, sed ŝanĝis la planon ĉar la princo ne vojaĝis al Ĝenevo. Poste li elektis la malpli forte garditan Elizabeta. Li studis en anatomia libro, kie troviĝas la koro kaj aĉetis raspilon, kiun li akrigis.

Kvankam Elizabeta alvenis en inkognito, iu gazeto skribis pri la alveno. Lucheni atendis la reĝinon antaŭ la hotelo (antaŭtagmeze de la 10-a de septembro 1898) kaj korpikis ŝin. Ĉar la raspilo estis dika je 1 cm, la koro malrapide enfiltris la internajn kavojn, la reĝino povis iomete piediri.

Luigi Lucheni fieris pri la murdo. Li estis juĝita je ĝismorta enprizonigo. Post dek jaroj, li pendumis sin en 1910 per la pantalona zono.

Lia kapo estis alportita al Vieno la 24-an de decembro 1985 kaj estas rezervita en la Turo de Frenezuloj de la viena Publika Hospitalo.

Eksteraj ligiloj redakti