Luigi Pirandello

itala dramisto kaj verkisto

Luigi PIRANDELLO [luIĝi piranDELlo] (naskiĝis la 28-an de junio, 1867, mortis la 10-an de decembro, 1936) estis itala verkisto, dramaturgo kaj poeto, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1934. Pro lia produktado, la pritraktitaj temoj kaj la renovigo de la teatra rakonto, li estas rigardita inter la plej grandaj dramaturgoj de la 20-a jarcento. La plej gravaj inter liaj laboroj estas diversaj noveloj kaj mallongaj rakontoj (en la Itala kaj Sicilia lingvo) kaj ĉirkaŭ kvardek dramoj, inter kiuj la lasta estas nekompleta.

Luigi Pirandello
Nobel-premiito
Persona informo
Luigi Pirandello
Naskiĝo 28-an de junio 1867 (1867-06-28)
en Agriĝento, Sicilio
Morto 10-an de decembro 1936 (1936-12-10) (69-jaraĝa)
en Romo
Mortis per pneŭmonito vd
Religio kristanismo vd
Etno Italoj vd
Lingvoj germanaitala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Bonna universitato vd
Subskribo Luigi Pirandello
Familio
Edz(in)o Maria Antonietta Portulano vd
Infanoj Fausto Pirandello • Stefano Pirandello vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto • poeto • romanisto • scenaristo • reĝisoro vd
Aktiva dum 1893–1936 vd
Verkado
Verkoj L'Esclusa ❦
The Turn ❦
Ma non è una cosa seria ❦
One, No one and One Hundred Thousand ❦
Ses Personoj en Serĉo de Aŭtoro ❦
Novels for a year ❦
Il fu Mattia Pascal ❦
Clothing The Naked ❦
Henriko la 4a vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
La domo kie Luigi Pirandello naskiĝis, apud Agrigento
 
 Io son figlio del Caos; e non allegoricamente, ma in giusta realtà, perché son nato in una nostra campagna, che trovasi presso ad un intricato bosco denominato, in forma dialettale, Càvusu dagli abitanti di Girgenti, corruzione dialettale del genuino e antico vocabolo greco "Kaos".   Mi estas filo de la Ĥaoso, kaj ne alegorie, sed ĝuste reale, ĉar mi naskiĝis en nia kamparo, kio troviĝas apud konfuziga arbaro nomita, en dialekto, Càvusu [kAvusu] de la loĝantoj de Ĝirĝenti, dialekta korupto de la aŭtentika kaj antikva greka vorto "Kaos". 
— Luigi Pirandello

Pirandello naskiĝis en Agrigento, Sicilio. Mondfamon li akiris ĉefe pro siaj teatraĵoj, kiuj poste influis la Absurdan Teatron de Samuel Beckett kaj Eugène Ionesco kaj la ekzistencialismon de Jean-Paul Sartre. Krom dramojn Luigi Pirandello ankaŭ verkis eseojn, romanojn, novelojn kaj poemojn.

Pirandello mortis en Romo en 1936.

Familio redakti

Luigi Pirandello, filo de Stefano Pirandello kaj Caterina Ricci-Gramitto, kiuj apartenis al burĝaj familioj, naskiĝis en 1867 en kvartalo Càvusu en Girgenti, nomo per kiu estis nomita la nuna sicilia urbo Agrigento.

En la tuja proksimeco de la akuŝo, kiu devis okazi en Porto Empedocle, pro ĥolera epidemio kiu estis batanta Sicilion, la patro Stefano decidis movi la tutan familion en izola farmo por eviti kontakton kun la malsano. Porto Empedocle, antaŭ nomiĝi tiel, estis kvartalo de Girgenti.

Kiam en 1853 oni decidis aŭtonomecon de ĝi, «la limo inter la du komunumoj estis fiksita apud la fino de sekigita rivero kiu duonigis la kvartalon nomata "u Càvuso" aŭ "u Càusu" (kiu signifas pantalono) [...] Ĉi Càvuso apartenis duone al nova komunumo de Porto Empedocle, duone al Girgenti [...] Iu oficisto de la komunuma registro pensis ke tiu ne estis bona afero [ke oni skribus ke iu estus naskiĝinta en loko nomita pantalono], kaj ŝanĝis tiun vulgaran "Càusu" al "Caos" (ĥaoso)»[1].

La patro Stefano, partoprenis inter 1860 kaj 1862 al la prodaĵoj de Giuseppe Garibaldi; en 1863 edziĝis al Caterina, fratino de lia samarmeano, Rocco Ricci-Gramitto.

La patrina avo de Luigi, Giovanni Ricci-Gramitto, estis unu el la plej valoraj elstaruloj de la sicilia revolucio de 1848-49 kaj, lasita for de la amnestio kiam Burbonoj revenis, foriris al Malta, kie mortis nur 46-jaraĝa poste unu jaro, en 1850.[2].

La patra avo, Andrea, estis ŝipentreprenisto kaj riĉa negoculo de Pra', kiu nun estas kvartalo de Ĝenovo.

La familio de Pirandello estis bonstata, danke al komerco kaj al la ekstraktado de sulfuro.

La unuaj jaroj redakti

La geedziĝo redakti

En 1892 Pirandello translokiĝis al Romo, kie povis sin vivteni danke al monataj ĉekoj senditaj de lia patro. Tie li konis Luigi Capuana, kiu tre helpis lin progresi en literatura mondo, kaj malfermis la pordon al li de kulturaj salonoj, kie li povis koni publicistojn, verkistojn, artistojn kaj kritikistojn.

En 1894, en Girgenti, Pirandello edziĝis kun Maria Antonietta Portulano (1871-1959), filino de riĉa kompaniano de lia patro. Ĉi tiu aranĝita geedziĝo plenumis ekonomikajn interezojn de la familio de Pirandello[3]. Malgraŭ tio, inter la du geedzoj naskiĝis aŭtentike amo kaj pasio. Danke al la doto de la edzino, la paro profitis de tre komforta financa situacio, kiu ebligis translokiĝon al Romo de la du.

En 1895, plenumante amon inter la geedzoj, naskiĝis ilia unua filo: Stefano (1895-1972), al kiu post du jaroj sekvis Rosalia (Lietta) (1897-1971) kaj Fausto (1899-1975).

 
Maria Antonietta Portulano

La financa ŝancelo kaj la malsano de la edzino redakti

La unua granda sukceso redakti

 
Luigi Pirandello (1920)

Lia unua granda sukceso estis danke al la romano Il fu Mattia Pascal, skribita dum la sendormaj noktoj prigardinta lian edzinon, senmoviĝita ĉe la kruroj[4]. La libro eldoniĝis en 1904 kaj tuj tradukiĝis en pluraj lingvoj. Kritikistoj ne tuj donis al la romano la sukceson, kiun kontraŭe ĝi havis inter la publiko. Multaj kritikistoj ne kapablis kapti la novaĵon de la romano, kial ankaŭ de aliaj operaj de Pirandello.

Oni devis atendi la sukceson de Pirandello ĝis 1922, kiam li tute dediĉiĝis al la teatro. La sicilia verkisto neglektis skribi teatraĵojn, ĝis kiam lia amiko Nino Martoglio demandis por ke li aranĝu kelkajn laborojn ĉe sia Teatro Minimo ĉe Teatro Metastasio en Romo: Lumie di Sicilia kaj Epilogo, unika akto skribita en 1892. Pirandello kunsentis kaj la prezentado la 9-an de decembro 1910 de la du unikaj aktoj sukcesis. Per la bona laboro de lia amiko Martoglio ankaŭ Angelo Musco volis sin elprovi pri teatraĵoj de la aŭtoro: Pirandello tradukis por lia amiko en la sicilia lingvo Lumie di Sicilia, kiu ensceniĝis kun granda sukceso en Teatro Pacini en Katanio la 1-an de julio 1915. Komencis en tiu dato la kunlaboro kun Musco, sed ilia interkonsento ekmisagordiĝis poste pro la malkonkordo de opinioj pri la prezentado de la komedio Liolà en novembron 1916 en la Teatro Argentina en Romo[5]: «Forta malamikeco» pri kiu Pirandello skribis en 1917 al sia filo Stefano[6].

De la Granda Milito al la Nobel premio: la internacia sukceso redakti

Pirandello kaj politiko: la membriĝo al faŝismo redakti

La rifuĝado en Soriano nel Cimino redakti

Luigi Pirandello amis pasigi longajn periodojn de la jaro en la trankvileco de Soriano nel Cimino (VT), agrabla kaj bela urbeto riĉa de historiaj monumentoj kaj ĉirkaŭita de arbaroj de Monto Cimino. Aparte Pirandello fasciniĝis pro la grandeco kaj la kvieto de kaŝtanarbaro en la loko de "Pian della Britta" ("Ebeno de la Britta"), al kiu li volis dediĉi samnoman poeziaĵon, kiu hodiaŭ estas skulptita sur marmora memorŝtono lokata ĝuste tiuloke.

Pirandello lokis en Soriano nel Cimino (menciante lokojn kaj gravulojn reale vivantajn) ankaŭ du el la plej famaj inter liaj noveloj Rondone e Rondinella (Apuso kaj Hirundineto) kaj Tomassino ed il filo d'erba (Tomassino kaj la herbero). En Soriano nel Cimino, supervivas hodiaŭ la memoro de Pirandello, al kiu oni dediĉis monumentojn, memorŝtonojn kaj stratojn.

Luigi Pirandello ankaŭ vizitadis la urbon Arsoli dum multaj jaroj, precipe dum someraj periodoj, kie li amis sensoifiĝi per gastrinkaĵo en la tiama kafejo Altieri en placo Valeria. Lia amo al la urbeto troviĝas en la difino, kiun li mem donis al Arsoli, nomante ĝin "La malgranda Parizo".

La morto kaj la testamento redakti

Li estis granda amanto de kinarto[7], dum li spektis, en Cinecittà, filmadon pri filmo eltirata el lia romano Il fu Mattia Pascal, en novembro 1936 li malsaniĝis pro pneŭmonio. Pirandello estis 69-jaraĝa kaj jam eltenis du koratakojn; lia korpo, jam markita pro la tempo kaj pro la okazaĵoj de la vivo, cedis. Al la kuracisto kiu provis lin savi, li diris: «Ne timu la vortojn, profesoro, ĉi tiu nomiĝas morti»; post 15 tagoj, la malsano pliakriĝis kaj la 10-an de decembro 1936 Pirandello mortis, forlasinta nefinitan lastan teatraĵon, I giganti della montagna, verko pri mitologio. La tria akto estis elpensita kaj eldirita dum la lasta nokto de vivo al lia filo Stefano, kiu skribis ĝin poste en la rakonta formo, eĉ klopodante rekonstruadon, por kompletigi la scenredaktadon de la dramo, kiu tamen kutime estas ludata en la nekompleta formo, en du aktoj.

Por Pirandello la faŝista reĝimo volintus ŝtatajn funebraĵojn. Kontraŭe oni respektis lian volon, kiel li testamentis: «Pli malbona ĉaro, tio de la mizeruloj. Nuda. Neniu estu kun mi, nek familianoj nek amikoj. Sufiĉas la ĉaro, la ĉevalo kaj la kaleŝisto. Bruligu min». Laŭ lia volo, sen iu ajn ceremonio, oni kremaciis lian korpon, por eviti postmortajn tombejajn kaj monumentajn dediĉojn. Liajn cindrojn oni metis unue en cindrourno kaj entombigis ĝin en la monumenta tombejo de Campo Verano ; poste, en 1947, laŭ liaj lastaj voloj (ĉu ne eblis disŝuti la cindrojn), oni metis ilin en antikva greka vazo, kiun poste oni lokigis en la vilao de la vilaĝo "Caos", kie li naskiĝis. En la sama jaro, kontraŭe al la volo de la verkisto, la cindroj transportiĝis en ĉerko pro peto de la episkopo de Agrigento kaj, post religia ceremonio, ili denove metiĝis denove en la vilao, atendante konstruadon de monumento. Nur post multaj jaroj el la morto, en 1962, la cindroj, en malgranda metala cindrourno, estis enkestigitaj en monolita skulptaĵo, farita precipe de granda neprilaborita ŝtono, ĉe la vilao, sed la restantan parton oni disŝutis, respektante la volon de Pirandello mem[8][9].

La penso redakti

La humuro redakti

La krizo de la egoo redakti

La "lanternetozofio" redakti

La kontrasto inter vivo kaj formo redakti

La psiĥologia aŭ kona relativismo redakti

La nekomunikebleco redakti

La reagado al relativismo redakti

La pasiva reagado redakti

La ironia - humura reagado redakti

La drama reagado redakti

Teatro redakti

Unua periodo - Sicilia Teatro redakti

Dua periodo - La groteska / humura teatro redakti

Tria periodo - La teatro en la teatro redakti

Kvara periodo - La teatro de la mitoj redakti

Romanoj redakti

Noveloj redakti

Poezio redakti

Pirandello en filmoj redakti

Pirandello en lirikaj verkoj redakti

Verkoj redakti

  • Il fu Mattia Pascal (romano, 1904)
  • Saggio sull'Umorismo (eseo, 1908)
  • La vita nuda (noveloj, 1910)
  • Così è (se vi pare) ("Tiel ja (se al vi ŝajnas)", dramo, 1917)[10]
  • Sei personaggi in cerca d'autore ("Ses roluloj serĉantaj verkiston", dramo, 1921)[10]
  • Enrico IV (Henriko la 4a, dramo, 1922)

Honorigaj titoloj redakti

Dediĉoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Camilleri, Andrea. (2000) Biografia del figlio cambiato (itale). Milano: Rizzoli, p. 15–16. ISBN 9788817866125.
  2. Pirandello, Luigi. (1993) PROVIDENTI, Elio: Lettere giovanili da Palermo e da Roma 1886-1889 (itale). Romo: Bulzoni. ISBN 9788871196275.
  3. Sciascia, Anna Maria. (2009) Il gioco dei padri. Pirandello e Sciascia. (itale). Avagliano. ISBN 9788883092824.
  4. Giudice, Gaspare. (1963) Luigi Pirandello (itale). Torino: Unione Tipografico-Editrice Torinese, p. 178.
  5. Manotta, Marco. (1998) Luigi Pirandello (itale). Pearson Paravia Bruno Mondadori, p. 163.
  6. Pirandello, Luigi, Stefano kaj Andrea. (2005) Il figlio prigioniero: carteggio tra Luigi e Stefano Pirandello durante la guerra 1915-1918 (itale). Mondadori, p. 179.
  7. komence li ne multe amis kinarton, kiu li konsideris malpli grava ol teatro, kaj tiu ĉi intereso maturiĝis malrapide, dum la jaroj
  8. Borsellino, Nino. (2004) Il dio di Pirandello: creazione e sperimentazione (itale). Sellerio, p. 159.
  9. Alajmo, Roberto. (2008) Le ceneri di Pirandello (itale). Drago.
  10. 10,0 10,1 Esperanta traduko haveblas en: Minnaja, Carlo. (2012) Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj. Tradukoj fare de Carlo Minnaja kaj Michela Lipari.

Eksteraj ligiloj redakti