Luigi Volta

Luigi Volta (naskiĝis la 27-an de julio 1876 en Como, mortis la 7-an de oktobro 1952 en Milano) estis itala astronomo Li estis la nepo de la itala fizikisto Alessandro Volta.

Luigi Volta
Luigi Volta
Persona informo
NomoLuigi Volta
Dato de naskiĝo27-a de julio 1876
NaskiĝlokoComo
Dato de morto7-a de oktobro 1952
MortolokoMilano
Aĝo je morto76
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

En 1898 li ricevis diplomon pri matematiko en la Universitato de Pavio. Post mallongaj lernoservoj en Milano, Torino kaj Hejdelbergo, li estis akceptita en la Latituda Internacia Observatorio de Carloforte en Sardio. Tie li faris mezuroj pri terfiziko.

En 1925 li iĝis profesoro en la Universitato de Torino kaj direktoro de la Observatorio de Torino en Pino Torinese ĝis 1941, kiam li transloĝiĝis al Milano, por labori en la observatorioj de Brera kaj de Merate. Elde la observatorio de Torino li malkovris 5 asteroidojn.

Li emeritiĝis en 1951.

Li estis prezidento de la Itala Societo de Astronomio.

Malkovritaj asteroidoj : 5
1107 Lictoria 30-a de marto 1929
1115 Sabauda 13-a de decembro 1928
1191 Alfaterna 11-a de februaro 1931
1238 Predappia 4-a de februaro 1932
1332 Marconia 9-a de januaro 1934

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti