Luis Pérez Gutiérrez

Luis Pérez Gutiérrez estas kolombia inĝeniero kaj politikisto naskita en la jaro 1952 en la urbeto Cañasgordas (Antjokio); liaj gepatroj, kiuj naskis naŭ gefilojn, estis Alberto Pérez, kiu laboradis kiel notario kaj juĝisto, kaj Carmen Emilia Gutiérrez, instruistino kaj kudristino.[1]

Luis Pérez Gutiérrez
Persona informo
Naskiĝo 1952
en Cañasgordas (Antjokio, Kolombio)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kolombio
Alma mater Nacia Universitato de Kolombio
Okupo
Okupo matematikisto • politikisto
vdr

Infanaĝe li studis en lernejo de la municipo Cañasgordas, kaj la Mezlernejon li ĉeestis en Medellín. Ekde infano li estis sportema kaj legema, ŝatanto de la libroj.[1]

Dum siaj jaroj de universitata studento li estis bona ludanto de Ŝako, kiun li lernis de sia patro, kaj kio estis sia ĉefa intereso, krom la normala studado. Li estis eĉ instruisto pri ŝako en la universitato. Por partopreni en tiurilataj konkursoj, li faris plurajn vojaĝojn en Kolombio kaj eksterlanden (Aŭstrio, Porto-Riko, Nederlando, Venezuelo).[1]

Li fariĝis inĝeniero pri industrio kaj magistro pri matematiko en la Nacia Universitato de Kolombio. Ĵus post fino de la universitata studado en Kolombio, li vojaĝis al Usono, unue al urbo Toledo (Ohio) kaj poste al Ann Arbor (Miĉigano) en kies samnoma universitato li atingis titolojn usonajn de MA kaj PhD pri statistiko kaj operaciesploro, tie li estis esplorasistanto.

Kiam Luis Pérez revenis el Usono al Kolombio, li laboris kiel instruisto en la Nacia Universitato kaj en privataj negocoj. Poste li ankaŭ estis esploristo en la Internacia Atomenergia Organizo en Italio, kaj profesoro en la Universitato de Antjokio.

Publika kaj politika vivo redakti

Politikan influon kaj instruojn li ricevis el politikisto Luis Carlos Galán.

Luis Pérez Gutiérrez laboris en pluraj postenoj de ŝtata administrado, li estis:

Li estis kandidato por nova urbestreco dum la periodo 2008.01.01—2011.12.31, kies popola voĉdonado okazis la 28-an de oktobro de 2007, sed ne estis elektita.[1]

Denove Luis Pérez kandidatiĝis por urbestro, nome de la movado "Firmes por Medellín" (Firmaj pro Medellín) kaj rajtigita per 537.000 subskriboj de civitanoj, cele al urbestreco de 2012.01.01 ĝis 2015.12.31. La popola balotelekto okazos la 30-an de Oktobro de 2011.

Verkoj redakti

Krom la oficialaj verkoj produktitaj dum lia unua uesbestrado, li publikigis jenajn verkojn:

  • Política Pública, eldonejo: Fondo Editorial Sagitario S. A., Medellín, 2007
  • Demasiado tarde para tener miedo, la ciudad pensada (konversacio kun Ricardo Aricapa Ardila), ISBN 958967772X, Eldonejo de la Instituto Tecnológico Metropolitano, Medellín, 2003
  • Compro la Guerra: Política Pública de Seguridad y de Reincorporación a la Civilidad, (unua eldono 2002), dua eldono ISBN 9589674690, Medellín, 2003.
  • Retos de las entidades territoriales dentro del esquema de los servicios públicos domiciliarios, prezentita ĉe la Congreso de servicios publicos domiciliarios y muestra comercial y tecnologica: desafios, competitividad y equilibrio socioeconomico, Superintendencia de Servicios Publicos Domiciliarios, Cartagena, 2002.[2]
  • Educación para una nueva sociedad, 224 paĝoj, kunverkita kun Sergio Naranjo Pérez, Sekretariejo de Edukado kaj Kulturo de Medellín, Medellín, 1996
  • Nuevos Estilos de Universidad, ISBN 2070323471 , 233 paĝoj, Nacia Presejo de Kolombio, Medellín, 1993
  • Universidad: transformación o decadencia, 155 paĝoj, ISBN 9789589021880, Eldonejo de la Universitato de Antjokio, Medellín, 1990
  • Procesos Estocásticos para Ingeniería
  • Teoría de Colas, 146 paĝoj, Eldonejo de la Nacia Universitato de Kolombio, 1987 (dua eldono).
  • Cadenas de Markov, 80 paĝoj, Eldonejo de la Kolombia Nacia Universitato, Medellín, 1985
  • El Estadístico y la Sociedad, artikolo kunverkita kun la matematikisto Sergio Yañez Canal, Revuo Integración, Bucaramanga, v. 1, paĝoj 33-40, 1985.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Intervjuo kun Luis Pérez Gutiérrez. Elsendita per radio en Oktobro de 2011. Dosiero WMV elŝutebla el Interreto[rompita ligilo]. Ekzistanta la 21-an de Oktobro, 2011
  2. http://biblio.epm.com.co/cgi%2Dolib/?infile=details.glu&loid=88072&rs=571855&hitno=4