Luiza-parko (Erfurto)

La Luisenpark (alia nomo: Dreienbrunnenpark) estas unu el la multnombraj parkoj en Erfurto.

Luiza-parko
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 57′ 56″ N, 11° 0′ 43″ O (mapo)50.965611.0119Koordinatoj: 50° 57′ 56″ N, 11° 0′ 43″ O (mapo)

Luiza-parko (Turingio)
Luiza-parko (Turingio)
DEC
Luiza-parko
Luiza-parko
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Luiza-parko
Vikimedia Komunejo:  Luisenpark (Erfurt) [+]
vdr
Vojo laŭlonge de la fluegfoso.
Skulptaĵo La gitaristo en la parko.

Historio redakti

La ponto sur la fluegfoso kun la alegoriaj figuroj (Laboro, Rikolto, Beleco, Ĝuo) de Karl Mellwin estu komenco por promeno tra la parko. Post transiro de la Afred-Hess-strato ni atingas la en 1900 aranĝitan parkon, kiu pro la restado de reĝino Luiza kaj de lia reĝa moŝto Frederiko Vilhelmo la 3-a ricevis sian duan nomon. La prusa reganta paro vizitis la ĝardenojn de Weißenborn kaj Steinbrück ekzakte sur tiu ĉi loko. La reĝino ne nur ravis onin pro sia beleco sed ankaŭ pro sia reformemo sur la kampoj edukada administrada agrikultura. Pri la vizito ekzistas vandbildo en la festohalo de la urbodomo.

En 1908 la urbo starigis marmoran buston de la reĝino (modelo de Christian Daniel Rauch). Ties kopio estis restarigita en 1993 - kaj baldaŭ poste reŝtelita.

Priskribo redakti

La parko estas markita per multo da malnovaj arboj. Mallonge post la enirejo dekstre oni povas admiri la t.n. nazon, starante sur la Loussius-ponto. Tie ĉi la Bergstrom-rivero (provizita de la Papier-vejro de la Gera-rivero), disiĝis en du vejnojn. La du riveretoj nomiĝas Bergstrom kaj Walkstrom kaj trafluis la urbon.

Tra eta tegmentita ponto, kies formo imitis iaman ĉe Dalbergs-strateto situantan ponteton kun la nomo Vogelsbrücke, ni alproksimiĝas al la Ĝardeno botanika-dendrologia. Ĝi aranĝitis de 1959-61 kaj famas pro siaj rozacoj.

Kontinuo de la promeno sur migradopado kondukas nin ĝis la Papier-vejro kaj la fonto Dreiquellen, kiun oni instalis jam en la jaro 1843-a. Je la alia flanko de la rivero troviĝas la naĝejo Dreibrunnenbad. Proksime en la direkto de la urbo troviĝas la Espach-parko. Proksime troviĝis ĝis 2015 la Kartuziana muelejo.

Eksteraj ligiloj redakti