Luka Modrić

kroata futbalisto

Luka Modrić estas kroata futbalisto. Li naskiĝis la  9-an de septembro 1985(nun 1985-09-09) en Zadar, do nun estas 38-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la britia klubo Tottenham Hotspur - antaŭe li en 2003-2008 estis profesia futbalisto de la klubo Dinamo Zagreb (sed en 2003-2004 prunte ludis en la teamo de la klubo Mostar Zrinjski kaj en 2004-2005 en tiu de Inter Zaprešić.

Luka Modrić
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1985 (1985-09-09) (38-jaraĝa)
en Zadar
Lingvoj kroataanglahispana
Ŝtataneco Kroatio
Subskribo Luka Modrić
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Futbala Mondpokalo 2018: Luka Modrić gajnis la ORAN PILKON kiel plej bona ludisto de la Futbala Mondpokalo 2018, la ceremonion ĉesstis la Prezidentino de Kroatio Kolinda Grabar-Kitarović, la unua de dekstro
Luka Modrić en 2010

Krome Luka Modrić ekde la jaro 2006 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post kiam li jam partoprenis ankaŭ la matĉojn pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008.

Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-15-, sub-17-, sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj.

Li sukcese kun sia kroata futbal-teamo gajnis duan lokon dum la Futbala Mondpokalo 2018, kaj persone li gajnis la ORAN PILKON kaj oni nomis lin tie la plej bona ludisto de la Futbala Mondpokalo 2018.