Lukas-Passion (Bach)

La Lukas-Passion (Pasiono laŭ Sankta Luko) estas oratoria pasiono, kiu pli frue estis atribuata al Johann Sebastian Bach kaj pro tio ricevis en Bach-Werke-Verzeichnis la numeron 246. La esploro deiras nun plejparte de tio, ke Bach plejparte ne mem komponis la verkon, pro kio ĝi nun validas kiel apokrifa; pri eblaj komponistoj ekzistas diversaj supozoj.

Ekzistas, ekestinta proksimume 1730, manskribaĵo de Lukas-Passion, kiu laŭ analizoj de la manskribo parte estis surskribita fare de Bach. Supozeble Bach prezentis ĝin en Lepsiko aŭ almenaŭ intencis fari tion. Lia filo Carl Philipp Emanuel Bach kaj Johann Friedrich Agricola erare rigardis ĝin kiel verko de Bach kaj enprenis ĝin en la registron. Rilate la preferon de Bachs por kompletaj cikloj (je tiu tempo li jam estis komponinta la pasionojn laŭ Johano kaj Mateo) ŝajnas kredeble, ke li povus esti komponinta Luko-pasionon. Eble Bach prenis la Luko-pasionon de alia, ĝis nun ne malkovrita komponisto kaj aranĝis ĝin por kvar solovoĉoj, ĥoro, orkestro kaj ĝeneralbaso, por povi akurate pretigi ĝin ĝis la limdato sankta Vendredo de 1730, kaj sekve rezignis komponi propran Luko-pasionon kaj anstataŭe ekverkis la nun perdiĝintan Marko-pasionon, por kompletigi la pasionkvaropon.

Literaturo redakti

  • Erich Prieger, Echt oder unecht? Zur „Lucas-Passion“, Berlin 1889

Eksteraj ligiloj redakti