Luca Gaurico (1475-1558) estis itala humanisto, matematikisto, episkopo kaj astrologo. Li estis frato de la humanisto Pompono Gaŭriko (1482-1530) kaj tradukis en la italan la verkon Almagesto[1] de Klaŭdo Ptolemeo (87-150), bazitan sur eldono de Georgo de Trebizondo (1395-1486); korektis la Alfonsajn tabelojn kaj rimarkindiĝis dank'al unu konkretiĝinta profetado apud la papo Paŭlo la 3-a (1468-1549), kiu nomumis lin episkopon de Civitate, en Kapitanata[2] (1545).

Luko Gaŭriko
(1475-1558)
itala humanisto
itala humanisto
Persona informo
Naskiĝo 12-a de marto 1475
en Montecorvino Rovella, apud Napolo,  Italio
Morto 6-a de marto 1558
en Romo,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Ferrara
Universitato de Padovo
Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo astrologo • matematikisto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kune kun sia frato, ili estis lernantoj de Pietro Pomponazzi (1462-1525) en la Universitato de Padovo ĉirkaŭ 1500. En 1503, li instruis astrologion en la Universitato de Padovo kaj en 1506, en la Universitato de Bolonjo. Tamen en Bolonjo li estis publike skurĝita kaj arestita dum 25 tagoj ĉar li antaŭvidis la morton de Giovanni la 2-a Bentivoglio (1443-1508). Li estas liberigita dank'al la klopodoj de Cristoforo Madruco (1512-1578), estonta episkopo de Trento kaj Brescia. Inter 1507-1508 li instruis matematikon kaj astrologion en Ferrara. Inter 1529 kaj 1532 li antaŭvidis la elektiĝon de Aleksandro Farneze al papeco, kaj li transloĝiĝis al Romo post kiam la kardinalo fariĝis Paŭlo la 3-a. Paŭlo la 3-a igis lin sia tabloakompananto kaj nomumis lin kavaliro.

En 1539 aŭ iom poste Gaŭriko fariĝis episkopo de Giffoni kaj en la 14-a de decembro 1545, episkopo de Civitate, en la Kapitanata. Post la morto de la papo, li rezignis la episkopecon kaj revenis al Venecio. En 1552, li lasis Venecion ĉar li rifuzis pardonpeti pro kelkaj kalumniaj deklaroj kiujn li faris kontraŭ la urbo, kaj foriris al Bolonjo kaj en 1556 li estis en Romo.

Selektita verkaro redakti

 
Ephemerides recognitae et ad unguem castigatae, 1533
 
Super diebus decretoriis quos etiam criticos vocitant axiomata, 1546

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Seis obras, Carlos de Sigüenza y Góngora
  2. Treccani