Luksemburgaj eŭro-moneroj

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Luksemburgo, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La luksemburgajn eŭro-monerojn produktigas la nederlanda monerfarejo.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la luksemburgaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
  Aŭstrio
  Belgio
  Estonio
  Finnlando
  Francio
  Germanio
  Grekio
  Hispanio
  Irlando
  Italio
  Kipro
  Kroatio
  Latvio (ekde januaro 2014)
  Litovio (ekde januaro 2015)
  Luksemburgo
  Malto
  Nederlando
  Portugalio
  Slovakio
  Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
  Andoro (moneroj ekde 2014)
  Monako
  San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
  Bulgario
  Ĉeĥio
  Hungario
  Pollando
  Rumanio

La luksemburgaj eŭro-moneroj havas tri desegnaĵojn, kiujn desegnis Yvette Gastauer Claire, por la tri serioj de moneroj. Tamen, ĉiu desegnaĵo surhavas portreton de la grandduko Henriko de Luksemburgo, kaj la nomon de la lando, LËTZEBUERG en la luksemburga lingvo.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
Portreto de la grandduko Henriko
0,10 € 0,20 € 0,50 €
Portreto de la grandduko Henriko
1,00 € 2,00 € 2,00 € memorigaĵo
Portreto de grandduko Henriko
alterne * * kaj cifero "2",
po ses-foje, do
entute 12 steloj

Specialaj eldonaĵoj je du eŭroj

De 2004 ĉiu eŭro-lando rajtas unufoje jare eldoni specialan moneron de du eŭroj. Tia specialaj eldonoj estas validaj pagiloj en la tuta eŭro-zono. Luksemburgo ĝis nun eldonis specialajn monerojn pri jenaj temoj:

  • 2004: portreto kaj monogramo de la grandduko Henri (Henriko)
  • 2005: granddukoj Henri (Henriko) kaj Adolphe (Adolfo)
  • 2006: 25-a naskiĝtago de la princo Guillaume, la tronheredonto (Vilhelmo)
  • 2007: la grandduka palaco
  • 2007: Traktatoj de Romo

Vidu ankaŭ pri la paĝoj

Eksteraj ligiloj