Luksemburgo (lando)

malgranda lando en Okcidenta Eŭropo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ŝtato Luksemburgo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Luksemburgo (apartigilo).

LuksemburgoLuksemburgio[1] estas lando en okcidenta Eŭropo, kiu situas inter Francio, Belgio kaj Germanio. Ĝi estas la sola sendependa grandduklando en la mondo.

Luksemburgo
Groussherzogtum Lëtzebuerg
Grand-duché de Luxembourg
Großherzogtum Luxemburg

Grandduklando Luksemburgo

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ons Heemecht (Nia hejmlando)
Nacia devizo: Mir wëlle bleiwe wat mir sinn (Ni volas resti kio ni estas)
Lokigo
suverena ŝtatounueca ŝtatograndduklandolando sen maralirolando • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Luksemburgo (132 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) leceburga lingvo, franca lingvo, germana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) luksemburga, franca,
germana
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj
Areo 2 586 km²
Loĝantaro 672 050 (2024)
Loĝdenso 255 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno lu
Landokodo LU
Telefona kodo 352
Plej alta punkto Kneiff
Plej malalta punkto Mozelo
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro grandduko Henriko de Luksemburgo
Ĉefministro Luc Frieden
Nacia tago 23-a de junio
Sendependiĝo en 1890
Ekonomio
Valuto Eŭro (ĝis 2002 la luksemburga franko) (EUR)
vdr

Nomo redakti

Ĉar la ĉefurbo de la lando nomiĝas Luksemburgo, oni foje en Esperanto emas distingi la landon nomante ĝin Luksemburgio. Aliaj preferas la nomon Luksemburgo ankaŭ por la lando, argumentante per neinternacieco kaj nefundamenteco de la sufikso "i". La loĝantojn oni respektive nomas ĉu luksemburganoj ĉu luksemburgianoj.

Geografio redakti

 

Ĉefaj urboj redakti

Administra divido redakti

12 kantonoj (de 1843 ĝis oktobro 2015 grupigitaj en tri distriktoj).

Vidu artikolon Administra divido de Luksemburgo.

Historio redakti

Ekde la jaro 963 Luksemburgo estis graflando, en 1354 ĝi iĝis duklando kaj en 1815 grandduklando sub Vilhelmo la 1-a.

Post la franca okupado kreiĝis la reĝlando Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn malaltajn landojn en la Reĝlando de la Unuiĝintaj NederlandojUnuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj kiu ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839) kiel kunigo de teritorioj kiuj nun estas la aktualaj Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭa Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1795–1806: Batava Respubliko, 1806–1810: Reĝlando Holando) en la nordo. Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde de Francio kaj okcidente de Prusio, kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum la Belga Revolucio en 1830 por fondi la ŝtaton Belgio.

Sekve de la Traktato de Londono (1839) Luksemburgo estis dividita en du partoj. La franclingva okcidenta parto estis donacita al Belgio kaj tie iĝis la provinco Luksemburgo. La orienta luksemburglingva parto restis en persona unio kun Nederlando. Tiu ĉi ligo finiĝis en 1890, en la jaro kiam mortis Vilhelmo la 3-a, kiu ne havis virajn posteulojn.

De 1921 ĝi estas en ekonomia-dogana unio kun Belgio.

Luksemburgo estis uzurpita de Germanio dum la du mondmilitoj. La Luksemburgia registaro en ekzilo (en luksemburga: Lëtzebuerger Exil Regierung, en franca: Gouvernement en exil luxembourgeois, en germana: Luxemburgische Exilregierung) estis la ekzilregistaro de Luksemburgo dum la Dua Mondmilito. La registaro havis sidejon en Londono inter 1940 kaj 1944, dum Luksemburgo estis okupita de Nazia Germanio.

En 1948 oni deprenis el la konstitucio la artikolon pri la neŭtraleco. En la sama jaro Luksemburgo aliĝis al Benelukso kaj la postan jaron al NATO. En 1957 la ŝtato estis unu el la ses fondintoj de Eŭropa Ekonomia Komunumo (la postaj Eŭropa Komunumo kaj Eŭropa Unio). En 1999 ĝi aliĝis al la Eŭrozono.

Servoj redakti

Ekonomio redakti

Kvankam Luksemburgo estas malgranda lando kun malmultaj naturaj rimedoj, ĝi estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo: la nacia produkto de Luksemburgo pokape estas unu el la plej altaj en la mondo, kaj ĝia senlaborecoprocento estas la plej malalta en la Eŭropa Unio. Luksemburgo estas la 1a plej riĉa lando en la mondo laŭ indicoj de MEP (Malneta Enlanda Produkto) po kapo,[2] kun 135.605 usonaj dolaroj en 2023.

Ĝis la 1970-aj jaroj, la ekonomio baziĝis sur la ŝtalindustrio, sed kun la malkresko de postulo kaj la severa konkurenco de la landoj de la Malproksima Oriento, la ekonomia bazo estis vastigita kaj hodiaŭ la kemia, plasta kaj altteknologia industrioj ankaŭ prosperas.

Gravas ankaŭ turismo, sed precipe gravas financaj servoj, precipe bankado (en Luksemburgo estas pli ol 1000 investfondusoj kaj 200 bankoj) kaj asekuro, pogranda kaj detala komerco, gastama kaj manĝoservoj kaj publika administrado (edukado, sano kaj sociaj servoj). La ekonomio profitas de la membreco de la lando en la Eŭropa Unio kaj la Benelukso-Unio. Ankaŭ Luksemburgo estas unu el la tri centroj de la Eŭropa Unio, kie troviĝas la Eŭropa Investa Banko kaj la Sekretariejo de la Eŭropa Parlamento.

Luksemburgo servas kiel imposta ŝirmejo por multnaciaj korporacioj, kompanioj registritaj en la lando pagas imposton de nur 1%. En April 2009, zorgo pri la banksekretoleĝoj de Luksemburgo, same kiel ĝia reputacio kiel imposta rifuĝejo, kondukis al la G-20 aldonanta ĝin al "griza listo" de landoj kun dubindaj bankaranĝoj. En respondo, la lando adoptis la OECD-normojn baldaŭ poste. Interalie, la internaciaj operacioj de Amazon estas registritaj en Luksemburgo, kaj direktante siajn enspezojn al la lando, ĝi funkcias kun preskaŭ kompleta senimpostigo en Eŭropo. En 2013, Luksemburgo estis vicigita kiel la dua plej sekura imposta paradizo en la mondo, post Svislando.

La Belga-Luksemburga Ekonomia Unio de 1922 proksime ekonomie interligis la najbarajn ŝtatojn Belgio kaj Luksemburgo interalie per valuta unio de la belga kaj luksemburga frankoj (ĝis la enkonduko de komuna valuto Eŭro en 2002); ĝi estis antaŭŝtupo por la unio Benelukso.

Loĝantaro redakti

660 mil (1 januaro 2023), inter ili 47.4% da eksterlandanoj.

Lingvoj de Luksemburgio redakti

Artikolo de Le Monde diplomatique pri la lingva situacio en Luksemburgio

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Luksemburgio en PIV 2020
  2. World Economic Outlook Database. IMF. Alirita 2024-02-21.
  3. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-394

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti