Luksemburgo (urbo)

ĉefurbo de Luksemburgo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Luksemburgo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Luksemburgo (apartigilo).

Luksemburgo estas la ĉefurbo de la grandduklando Luksemburgo. Ĝi havas ĉirkaŭ 133 000 loĝantojn kaj troviĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Alzette kaj Pétrusse. Ĝiaj anoj nomas ĝin en la loka lingvo (luksemburga) simple d' Stad [ĉtat] = la urbo.

Luksemburgo
luksemburge: Lëtzebuerg, france Luxembourg, germane Luxemburg
urbo
Luksemburgo
Flago
Blazono
Lando Luksemburgo Luksemburgio
Distrikto Distrikto Luksemburgo
Kantono Kantono Luksemburgo
Konata loko Fortikaĵo Thüngen
Riveroj Alzette, Pétrusse
Situo Luksemburgo
 - koordinatoj 49° 36′ 42″ N 06° 07′ 48″ O / 49.61167 °N, 6.13000 °O / 49.61167; 6.13000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 402 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 230 m s. m.
Areo 51,46 km² (5 146 ha)
Loĝantaro 132 780 (01.01.2023)
Denseco 2 580,26 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Luksemburgia plataĵo
Fondita 4-a jarcento
 - urbaj rajtoj 1244
Urbestro Lydie Polfer
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
LAU 2 LU00011001
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo vieux quartiers et fortifications / Altstadtviertel und Festungen (malnovaj kvartaloj kaj fortikaĵoj)
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1994 (#18)
Numero 699
Regiono Eŭropo
Kriterioj iv
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Luksemburgio
Situo enkadre de Luksemburgio
Situo enkadre de Luksemburgio
Vikimedia Komunejo: Luxembourg City
Retpaĝo: www.vdl.lu
Map
La urbocentro
La malnova urbo
La stacidomo de Luksemburgo nokte

Ĝia urbestro estas de 2013 Lydie Polfer.

Historio redakti

La urbo evoluis en la 10-a jarcento el kastelo konstruita en 963 de la ardena grafo Sigfrido sur roko Bock' [bok]. La kastelo staris sur la restaĵoj de romia kastelo nomata Lucilinburhuc (= kasteleto).

Fine de la 12-a jarcento oni konstruis urbomuron ĉirkaŭ areo de 5 ha. En 1244 grafino Ermesinde de Namur-Luksemburgio garantiis al la bazarejo urbajn rajtojn.

En 1354 Luksemburgo iĝis duklando.

En 1815 la Viena kongreso igis ĝin suverena grandduklando.

Geografio redakti

La urbo dividiĝas en 24 kvartalojn: Beggen, Belair, Bonnevoie/Bonneweg-Nord-Verlorenkost, Bonnevoie-Sud/Bonneweg-Süd, Supra Urbo, Cents, Cessange/Cessingen, Clausen, Dommeldange/Dommeldingen, Eich, Stacidomo, Gasperich, Grund, Hamm, Hollerich, Kirchberg, Limpertsberg, Merl, Mühlenbach, Neudorf-Weimershof, Pfaffenthal, Pulvermühl, Rollingergrund-Belair-Nord kaj Weimerskirch.

La urbocentron karakterizas la profunda valo de Pétrusse, kiu disigas la Supran Urbon de la Stacidoma Kvartalo. Ĝi estas rezervita al piedirantoj.

Eŭropa ĉefurbo redakti

Luksemburgo estas naskiĝurbo de unu el la fondintoj de Eŭropa Unio, Robert Schuman, kaj unu el la tri oficialaj sidejoj de Eŭropa Unio, sidejo de ties jenaj jurisdikciaj kaj financaj institucioj:

En 1995 kaj en 2007 Luksemburgo estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

Loĝantaro redakti

Je la 31-a de decembro 2023 la loĝantaro de Luksemburgo konsistis el 64 921 virinoj kaj 69 793 viroj; sume, 134 714 loĝantoj.[1]

La internaciecan karakteron substrekas la fakto, ke pli ol du trionoj (70,44%) de la loĝantaro ne estas luksemburganoj, sed apartenas al 166 aliaj naciecoj. La plej multnombraj estas:

Nacieco Loĝantaro
  francoj 20.827
  portugaloj 11.351
  italoj 9.918
  hispanoj 5.139
  belgoj 4.389
  germanoj 3.829
  rumanoj 2.508
  grekoj 2.140
  poloj 1.185
  irlandanoj 1.140

Servoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. État de la population 2023. vdl.lu. Alirita 2024-02-21.