Lukumia (de la joruba oloku mi, «mia amiko»), nomata ankaŭ lakumia,[1] aŭ "anagó",[2]​ estas pli ol lingvo aŭ dialekto nur vortotrezoro kaj frazaro derivita de la joruba lingvo kreita en Kubo (kaj en aliaj areoj de Karibio en kiu estas joruba influo), kaj estas uzata kiel liturgia lingvo de la santerio.[3][4][5] Spite la fakton ke la joruba lingvo jam ne plu estas la gepatra lingvo de afrik-kubanoj, la sekvantoj de la oriŝa religio, kiel disvolvigita en Kubo, uzas lingvaĵon derivitan el tiu.

La statuso de la lukumia kiel spirita religio signifas, ke la parolantoj konas nek la gramatikajn normojn nek la taŭgan tonon, ĉar la joruba lingvo estas tonlingvo bazita sur taŭga modulado por preciza signifo.

Notoj redakti

  1. «Vocabulario Lucumí». OrishaNet. Konsultita la 24an de Februaro 2021.
  2. Concordia, 2012, p. 1.
  3. George Brandon (1997). p. 56.
  4. Wirtz, Kristina. 2014. Performing Afro-Cuba: Image, Voice, Spectacle in the Making of Race and History. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-11905-2
  5. Brandon, 1997, pp. 145-146.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti