Lulilo estas kutime ligna balancliteto servanta por dormigi infanon. Ĝi konsistas el lito adaptita al la longeco de la infano. La liton oni povas balanci, kaj ankaŭ la moviĝoj de la bebo balancetos la liton.

Lulilo

Historio redakti

Luliloj estas konataj el diversaj kulturoj. Oni supozas, ke la emo de multaj beboj esti lulataj venas, ke homoj dum jarcentoj kaj jarmiloj portis siajn bebojn preskaŭ ĉiam ĉe la korpo, eĉ dumlabore. La movoj signalas al la bebo, ke ĝi ne estas sola.

Pro la alta nombro de beboj, kiuj mortis dum la unuaj monatoj, luliloj ofte estis ornamitaj de protektaj simboloj kiel pentagramoj kaj IHS-simboloj. Tiuj protektu bebojn kontraŭ la malbono, kiel ekzemple sorĉistinoj.

Fotogalerio redakti


 

La Bauhaus-disĉiplo Peter Keler kreis en 1922 modernan lulilon kun rondaj ŝtaltuboj[1] Arkivigite je 2005-10-16 per la retarkivo Wayback Machine.

Ekde la mezo de la 20-a jarcento oni konsideris lulilojn eksmodaj, sed nun ili denove estas tre ŝatataj.

Figure redakti

Figure oni uzas la terminon "lulilo" por indiki la devenregiono de la moderna homo en Afriko, aŭ ankaŭ la supozitan devenon de la civilizo en Mez-Oriento kiel "lulilo de la homaro".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti