Lulilo de Civilizacio

Lulilo de Civilizacio estas termino referencante al lokoj kie, laŭ la nuna arkeologia informo, civilizacio ŝajne estis aperinta. Nuna pensaro estas ke ne estis ununura "lulilo", sed male kelkaj civilizacioj disvolviĝis sendepende, el kiuj estus la unuaj la Proksimorienta Neolitiko, Mezopotamio kaj Egipto.[1] Aliaj civilizacioj aperis en Azio inter kulturoj situantaj apud grandaj rivervaloj, ĉefe la Indus-rivero en la Hindia Subkontinento[2] kaj la Flava Rivero en Ĉinio.[3] La etendo laŭ kiu estis grava influo inter la komencaj civilizoj de la Fekunda Duonluno kaj tiuj de Orienta Azio estas pridisputata. Tamen fakuloj akceptas ke civilizacioj de Norte Chico [ĈIko] en nuntempa Peruo kaj tiuj de Mezameriko aperis sendepende el tiuj de Eŭrazio.[4]

Fakuloj difinis civilizacion uzante variajn kriteriojn kiaj la uzado de skribado, ekzisto de urboj, klas-bazita socio, agrikulturo, animalbredado, publikaj konstruaĵoj, metalurgio, kaj monumenta arkitekturo.[5][6] La termino lulilo de civilizacio estis ofte aplikita al vario de kulturoj kaj areoj, partikulare de Proksimorienta Ĥalkolitiko (Ubaida periodo) kaj Fekunda Duonluno, antikva Suda Azio kaj Antikva Ĉinio (nome antaŭaĵo de orientazia civilizacio). Ĝi estis ankaŭ aplikita al antikva Anatolio, al Levantenio kaj Irano, kaj uzita por referenci al kulturaj antaŭuloj — kiaj Antikva Grekio kiel antaŭaĵo de Okcidenta Civilizacio[7]— eĉ kiam tiaj lokoj ne estas komprenataj kiel sendependa disvolvigo de civilizacio, same kiel ene de nacia retoriko.[8]

Notoj redakti

  1. Charles Keith Maisels. (1993) The Near East: Archaeology in the "Cradle of Civilization. Routledge. ISBN 0-415-04742-0.
  2. Indus River Valley Civilizations. Arkivita el la originalo je 2012-06-10. Alirita 2016-01-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-10. Alirita 2016-05-21.
  3. Cradles of Civilization-China: Ancient Culture, Modern Land, Robert E. Murowchick, gen. ed. Norman: University of Oklahoma Press, 1994
  4. Mann, Charles C.. [2005] (2006) 1491: New Revelations of the Americas Before Columbus. Vintage Books, p. 199–212. ISBN 1-4000-3205-9.
  5. Haviland, William. (2013) Cultural Anthropology: The Human Challenge. Cengage Learning.
  6. Understanding Early Civilizations: A Comparative Study, Trigger, Bruce G., Cambridge University Press, 2007
  7. Maura Ellyn; Maura McGinnis (2004). Greece: A Primary Source Cultural Guide. The Rosen Publishing Group. p. 8. ISBN 978-0-8239-3999-2.
  8. Lin (林), Shengyi (勝義); He (何), Xianrong (顯榮) (2001). 臺灣--人類文明原鄉 [Taiwan — The Cradle of Civilization]. Taiwan gu wen ming yan jiu cong shu (臺灣古文明研究叢書) (en ĉina). Taipei: Taiwan fei die xue yan jiu hui (台灣飛碟學硏究會). ISBN 978-957-30188-0-3. OCLC 52945170.

Fontoj redakti

  • Samuel Noah Kramer. (1959) Anchor Paperback. Doubleday Anchor Books.
  • Samuel Noah Kramer. (1969) Cradle of Civilization. Little Brown & Co.
  • Georg Feuerstein. (2001) In Search of the Cradle of Civilization. Quest Books.
  • Ethel Hofflund. (2001) The Cradle of Civilization (Lifepac History & Geography Grade 6). Alpha Omega Publications.