Lumŝipo

surmara gvidmarkilo, sur loko kie devus esti lumturo, sed kie la konstruo de tio ne eblas

Lumŝipo estas surmara gvidmarkilo, sur loko kie devus esti lumturo, sed kie la konstruo de tio ne eblas. Ofte lumŝipoj troviĝas en la ĉirkaŭaĵo de sablobenkoj aŭ aliaj por la ŝipveturado danĝeraj areoj.

Antaŭa lumŝipo "Breeveertien"
Antaŭa belga lumŝipo "West-Hinder II", nun en Zeebrugge kiel muzeoŝipo sur la kajo
Detalo de antaŭa lumŝipo en la haveno de Amsterdamo

Priskribo redakti

Lumŝipo estas, sur fiksita surmara pozicio, ankrita ŝipo. La ŝipo estas markita sur marmapoj kaj tial devas precize resti sur la destinita pozicio. La ŝipo tial havas diversajn ankrojn por preventi fordrivon.

La ŝipoj plej ofte havas helruĝan koloron. Sur la flankoj de la kareno estas per grandaj nigraj literoj la nomo sur blanka kvadrata fono aŭ tuj sur la ruĝa kareno per grandaj blankaj literoj. La nomo de la ŝipo plej ofte havas la nomon de la malprofundo ĉe kiu la ŝipo situas.

La ŝipo estas ekipita per lumturo kaj forta luminstalaĵo. La lumsignaloj de lumŝipo estas kompareblaj kun tiuj de lumturo, ili havas propran patroneon per kiu ili rekoneblas. Plue ankaŭ nebulkornoj kaj radiosignalilo ofte ĉeestas. Ĉar la ŝipo longtempe restas sur specifa loko, plej ofte ne estas motoro por la propulso. Por la translokiĝo de la lumŝipo oni uzas trenŝipojn. Ofte tamen estas etaj motoroj por produkti elektron.

Lumŝipoj povas havi aŭ malhavi ŝipanaron. Ĝis la 1980-aj jaroj lumŝipoj havis ŝipanaron. La tasko de la ŝipanaro antaŭ ĉio estis la prizorgo de la ŝipo kaj la luminstalaĵo. Kromtaskoj kelkfoje estis, interalie, vento- kaj ŝtormavertoj, meteorologiaj observoj kaj kontrolo je la poluo de la akvo. La ŝipanaro ofte restis dum semajnoj sur la ŝipo kaj estis perŝipe for- kaj alkondukitaj. Sur la ŝipo estis kajutoj por la ŝipanaro kaj stokejoj por akvo, nutraĵo kaj brulaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti