Monda heredaĵo de UNESKO

Lumbinio (en la Nepala kaj Sanskrito: sanskrite लुम्बिनी [‘lumbiniː] Pri tiu ĉi sono aŭskultu, la aminda) estas budhisma pilgrimejo en la Nepala distrikto Rupandehio. Ĝi estas la loko, kie laŭ budhisma tradicio, la reĝino Majadevio naskis la reĝidon Gotamon en -563.[1][2] Gotamo, kiu atingis vekiĝon ĉ. en -528,[3][4] iĝis la historia budho Gotamo, sur kies instruoj fondiĝis budhismo.[5][6][7]

Lumbinio
pilgrimejo [+]

Supermara alteco150 m [+]
Koordinatoj27° 28′ 53″ N, 83° 16′ 33″ O (mapo)27.481483.275829Koordinatoj: 27° 28′ 53″ N, 83° 16′ 33″ O (mapo)
Areo0,02 km² (1,95 ha) [+]
Loĝantaro2 078 [+]
Poŝtkodo32914 [+]

Lumbinio (Nepalo)
Lumbinio (Nepalo)
DEC
Lumbinio
Lumbinio
Map
Lumbinio
Vikimedia Komunejo:  Lumbini [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

La Aŝoka kolono en Lumbinio.
Lando Nepalo
Tipo Kultura heredaĵo
Kriterioj iii, vi
Fonto 666
Regiono** Azio
Geografia situo 27° 29′ 0″ N, 83° 17′ 0″ O (mapo)27.48333333333383.283333333333
Registra historio
Registrado 1997[1][2]  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Lumbinio estas unu el multaj pilgrimejoj, kiuj ekaperis en lokoj rilataj al kernaj okazaĵoj en la vivo de la budho Gotamo kaj iĝis monda heredaĵo de UNESKO en 1997.[1][2] En Lumbinio troviĝas kelkaj temploj, inkluzive la templo Majadevio. Ankaŭ troviĝas tie muzeo, la Internacia Esplorinstituto de Lumbinio, kaj Puskarinio —la sankta lageto—, kie Majadevio faris sian ritualan sintrempadon antaŭ naski la budhon Gotamon kaj kie li havis sian unuan banon.

En la tempo de la budho Gotamo redakti

 
Situo de Lumbinio en Nepal
 
La epigrafo sur la Aŝoka kolono en Lumbinio

En la tempo de la budho Gotamo, Lumbinio situis oriente de Kapilavastuo —la ĉefurbo de la Ŝakja sendependa respubliko, de kie devenis la raĝo Ŝudodano, la patro de la budho Gotamo— kaj sudokcidente de Devadaho —la ĉefurbo de la Kolija sendependa respubliko, de kie devenis la raĝino Majadevio—.[8][9] Tie naskiĝis la budho Gotamo.[10] Laŭ epigrafo sur kolono malkovrita en 1896, ĝi estis starigita tie de la tiamaj prizorgantoj de la parko por konmemori la viziton kaj donacojn de Aŝoko.[11] La loko ne estis konata kiel Lumbinio antaŭ ol la kolono estis malkovrita, antaŭe ĝi estis konata kiel ‘’Rummindei’’.[12]

La “sutro Nipāta” (vs. 683) diras, ke la budho Gotamo naskiĝis en vilaĝo de la Ŝakjoj en la Lumbinia ĝanapado. La budho Gotamo restis en la Lumbinia arbaro dum sia vizito al Devadaho, kaj tie li predikis la “Devadahan sutron”.[13]

 
La bodiarbo en Lumbinio.

Remalkovro redakti

En 1896, Nepalaj arĥeologoj (gviditaj de Khadga Samsher Rana kaj asistitaj de Alois Anton Führer) malkovris grandan ŝtonan kolonon en ‘’Rummindei’’. Führer postulis, ke la kolono estis starigita tie de Aŝoko —imperiestro de la Maŭrja imperio— ĉ. –245. Registroj faritaj de la ĉina bikŝuo Faŝjiano en la komenco de la kvina jarcento de la komuna erao ankaŭ estis uzitaj en la procedo rekoni la religie konsentitan situon de Lumbinio.

Ĵusaj elfosadoj sub ekzistantaj brikaj strukturoj ĉe la templo Majadevio en Lumbinio malkovris evidenton de pli malnova ligna strukturo sub la muroj de la pli nova brika budhisma relikvujo, kiu estis konstruita dum la Aŝoka erao. La dizajno de la Aŝoka relikvujo proksime sekvas tiun de la pli frua ligna strukturo, kiu sugestas daŭron de kulto en la loko. La Pramaŭrja ligna strukturo ŝajnas esti antikva bodigaro (arborelikvujo), kiu konsistas el palistruoj kaj stimulita artefarita brilo, datado de elementoj en la grundo sugestas, ke homa aktiveco (verŝajne prabudhisma arbkulto) komenciĝis en la loko ĉ. –1000, sekvita de la disvolviĝo de budhismaj monaĥejecaj komunumoj ĉ. –550.[14]

Galerio redakti

Setlejoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 UNESCO - World Heritage Centre
  2. 2,0 2,1 2,2 Lumbini, the Birthplace of the Lord Buddha. UNESCO. Alirita 1-an de Marto de 2011.
  3. (1996) “The Dating of the Historical Buddha: A Review Article”, Journal of the Royal Asiatic Society 6 (1), p. 57–63. doi:10.1017/s1356186300014760.  Arkivigite je 2011-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Schumann, Hans Wolfgang. (2003) The Historical Buddha: The Times, Life, and Teachings of the Founder of Buddhism. Motilal Banarsidass Press, p. 10–13. ISBN 8120818172.
  5. Lumbini, the Birthplace of the Lord Buddha – UNESCO World Heritage Centre. Whc.unesco.org. Alirita 19 August 2013.
  6. "Gautama Buddha (B.C. 623-543)" by T.W. Rhys-Davids, The World's Great Events, B.C. 4004-A.D. 70 (1908) by Esther Singleton, pp. 124–35. Unz.org (28 November 2012). Alirita 19 August 2013.
  7. The Buddha (BC 623-BC 543) – Religion and spirituality Article – Buddha, Bc, 623. Booksie (8 July 2012). Alirita 19 August 2013.
  8. Ramagrama-Devadaha | Lumbini Development Trust. Lumbini Development Trust (2013). Arkivita el la originalo je 2016-05-24. Alirita 2016-09-29.
  9. . Kapilavastu. Ancient History Encyclopedia (12 December 2013).
  10. J.i.52, 54; Kvu.97, 559; AA.i.10; MA.ii.924; BuA.227; Cv.li.10, etc.
  11. Vidi Mukerji: Aśoka, paĝo 27; vidi paĝon 201f por detaloj.
  12. Sen, Dr. A. C.. (2008) Buddhist shrines in India. Kolkota: Maha Bodhi Book Agency. ISBN 978-81-87032-78-6.
  13. MA.ii.810
  14. (2013) “The earliest Buddhist shrine: excavating the birthplace of the Buddha, Lumbini (Nepal)”, Antiquity 87 (338), p. 1104–23. doi:10.1017/s0003598x00049899. 

Vidu ankaŭ redakti