Lumnezia/Lugnez (komunumaro)


La komunumaro Lumnezia/Lugnez estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Surselva. Ĝi havis 3401 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Vals.

Komunumaro Lumnezia/Lugnez
Blazono de la komunumaro Lumnezia/Lugnez
Valza Rejno
Mapo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Ĉefloko Vals
Koordinatoj  46° 37′ N 9° 11′ O / 46.617 °N, 9.183 °O / 46.617; 9.183 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ N 9° 11′ O / 46.617 °N, 9.183 °O / 46.617; 9.183 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3401 (2009-12-31)
Areo 358,97 km²
Loĝantardenseco 9 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Lumnezia/Lugnez konsistas el la komunumoj de la valo Lumnezia, kiu komenciĝas sude de Glion/Ilanz.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lumnezia/Lugnez datiĝas el la jaro 840 kiel Leugunutia, Leunizze, respektive Leunicia. La aktuala komunumaro estiĝis el la iama alta tribunalejo Lugnez en la jaro 1851 surbaze de la leĝo pri la nova administracia ordo de Kantono Grizono. [1]

Komunumoj de la komunumaro Lumnezia/Lugnez redakti

La komunumaro Lumnezia/Lugnez konsistas (stato en 2009) el 11 komunumoj, el kiuj Vals estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Cumbel 249 4.46 3592
  Degen 249 6.72 3594
  Duvin 88 17.93 3593
  Lumbrein 380 37.86 3595
  Morissen 242 5.67 3596
  St. Martin 36 22.83 3598
  Suraua 252 24.20 3599
  Vals 1047 152.73 3603
  Vella 434 7.42 3605
  Vignogn 178 7.90 3604
  Vrin 246 71.25 3606
Totale 11 3401 358,97

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti