La movado de la Lumoj (Lumières) estis kultura, filozofa, literatura kaj intelektula movado kiu aperis en la dua duono de la 17a jarcento danke al filozofoj kiaj Spinoza, Locke, Bayle kaj Newton, antaŭ disvolviĝi en la tuta Eŭropo, ĉefe en Francio, en la 18a jarcento. Pliampleksigite, oni donis al tiu periodo la nomon de Jarcento de la Lumoj.

Kovrilpaĝabildo kiu montras la interpreton fare de Voltaire de la verko de Isaac Newton, Éléments de la philosophie de Newton, mis à la portée de tout le monde (1738). La manuskripto de la sidanta filozofo, kiu tradukas la verkon de Newton, aspektas «lumigita» de preskaŭ-dieca «lumo» venanta de Newton mem, lumo respegulita de la spegulo tenita de muzo, reale la tradukistino de la verko de Newton, nome Émilie Du Châtelet, amantino kaj kunlaborantino de Voltaire.

Per ties engaĝiĝo kontraŭ la subpremado kaj religia kaj politika, la membroj de tiu movado, kiuj konsideriĝis kiel progresa elito kiu malfermis vojon por la monda plibonigo, luktante kontraŭ malracio, la maljusto, la malhelo kaj la superstiĉo de pasintaj jarcentoj, aliris al plinovigo de la konaro, de la etiko kaj de la estetiko tiutempaj. La influo de iliaj verkoj estis decidiga en la grandaj okazaĵoj de la fino de la 18a jarcento kiuj estis la Usona Deklaro de Sendependeco kaj la Franca revolucio[1].

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Josiane Boulad-Ayoub : « Ainsi explicitée, adaptée, transformée, la Philosophie a pu servir de garant aux idées et aux valeurs que la Démocratie française sur toute l’Europe, et qui, au nom des lois de la République une et indivisible, au nom de la liberté, de l’égalité, et de la fraternité, faisait trembler les tyrans sur les champs de bataille ou, chez elle, guillotinait le roi » et « La vie coloniale (de l’Amérique du Nord) s’organisa autour de quatre idées inspirées par les philosophes des Lumières : les droits naturels, la hiérarchie de lois (aucune loi des colonies n’est contraire à la Couronne ), la séparation des pouvoirs, le contrôle du contre-pouvoir. Ces pensées influenceront les révolutionnaires français de 1789. »

Eksteraj ligiloj redakti