Lumtuboneontubo estas maldikaj, vitrotuboj, plenigitaj per et-prema gaso kaj ĉe kies finoj troviĝas elektrodoj. Je alta tensio, la gaso eklumas. La unuan uzeblan lumtubon evoluigis en 1910 la franca Georges Claude, kiu plenigis ĝin per neono (tial en multaj lingvoj oni uzas la disvastiĝintan esprimon neontubo).

Ĝiaj elektrodoj ne estas varmigitaj, tial oni nomas ĝin malvarm-katodaj fluoreskaj lampoj, ĉe kiuj la UV-lumon transformas lumigaĵon al videbla radiado, lumo (angle: Cold Cathode Fluorescent Lamp, mallonge CCFL). Oni uzas ĝin, kie necesas la longdaŭra vivtempo, tiel ekz. en iamaj komputilaj ekranoj.

La uzata elektra kampo estas 400 V je metro (ĉe ĉ. 30- mm diametro) ĝis 1000 V je metro (ĉe ĉ. 8-mm-a diametro).

Koloro de la lumtubo redakti

La koloro de la lumtubo dependas de la gaso kaj de la lumiga pulvoro.

Sen lumiga pulvoro:

Pro tio, ke la unuajn lumtubojn oni plenigis per neono, tial en la ĉiutaga uzo disvastiĝis en multaj lingvoj la esprimo neontubo, kaj oni nomas tiel la lumtubojn, sendepende de la enigita gaso.

Nuntempe, oni plenigas la lumtubojn per argono. La argono kaj la hidrarga-amalgama miksaĵo formas UV-lumon, kiun transformas al blanka lumo la t.n. "lumpulvoro" sur la lumtuba vando.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti