La lumturo Chassiron [ʃasiʁɔ̃] staras sur klifo de la norda pinto de Oléron, franca insulo en Atlantika Oceano. Ĝi estis konstruita por plifaciligi aliron al Rochefort tra la markolo Antioche, kies rokoj ofte pereigis ŝipojn. Ĝi estas la dua plej malnova ankoraŭ uzata lumturo en Francio, post la lumturo Cordouan.

Lumturo Chassiron
La lumturo en 2008
La lumturo en 2008
Situo
Koordinatoj 46° 02′ 48″ N 1° 24′ 37″ U / 46.04667 °N, 1.41028 °U / 46.04667; -1.41028 (Lumturo Chassiron) (mapo)Koordinatoj: 46° 02′ 48″ N 1° 24′ 37″ U / 46.04667 °N, 1.41028 °U / 46.04667; -1.41028 (Lumturo Chassiron) (mapo)
Lando  Francio
Loko Saint-Denis-d'Oléron (Charente-Maritime)
Ecoj
Konstruo 18341836
Alto 43 m (224 ŝtupoj)
Supermara alto 50 m
Trafdistanco 28 nmi (52 km)
Signalo Blanka lumo ĉiun 10-an sekundon
Lampo Halogena lampo (1 500 W)[1]
Vizitebla Jes
Loĝata Ne
Protekto Historia monumento (2012)[1]
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Lumturo Chassiron (Charente-Maritime)
Lumturo Chassiron (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Lumturo Chassiron (Francio)
Lumturo Chassiron (Francio)
DEC

Map

vdr

Priskribo redakti

 
La ĝardeno ĉirkaŭ la turo

La lumturo estas 43 m alta kaj oni povas atingi la supron per la 224 ŝtupoj de ĝia helika ŝtuparo. De tie klare videblas la norda parto de Oléron, la insulo Ré kaj La Rochelle.

La bazo de la lumturo gastigas muzeon pri tradicia fiŝkaptado. La turo staras en la mezo de ĝardeno, kiu havas formon de kompasa rozo[2].


Historio redakti

 
La lampo de la lumturo

Inter 1679 kaj 1682 estis konstruita unua lumturo laŭ ordono de Jean-Baptiste Colbert. Ĝi estis 27-metra cilindra turo el ŝtono. Ĝi estis detruita kaj anstataŭigita per la nuna lumturo, konstruita de 1834 ĝis 1836. Ĝi estis unue tute blanka, sed en 1926 oni aldonis tri nigrajn striojn por pli bone distingi ĝin de la lumturo de Balenoj en . La lampo unue funkciis per oleo kaj, post 1895, per gaso; ĝi estis elektrigita en 1930[1].


Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Phare de Chassiron (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 11-an de junio 2013.
  2. Jardin du phare de Chassiron (france). Parcs et Jardins de France. Alirita 11-an de junio 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti