María Guadalupe Villalobos VÉLEZ (18a de julio, 1908 – 14a de decembro, 1944), konata profesie kiel Lupe Vélez, estis meksika aktorino de teatro kaj kino en Holivudo, komediisto, kantisto, dancisto kaj vedette.

Lupe Vélez
Persona informo
Lupe Vélez
Naskonomo María Guadalupe Villalobos Vélez
Naskiĝo 18-an de julio 1908 (1908-07-18)
en San Luis Potosí
Morto 13-an de decembro 1944 (1944-12-13) (36-jaraĝa)
en Beverly Hills
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per barbiturata toksiĝo vd
Tombo Panteón de Dolores vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Subskribo Lupe Vélez
Familio
Edz(in)o Johnny Weissmüller vd
Profesio
Alia nomo Lupe Vélez vd
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1927–1944 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vélez kun sia tiama edzo Johnny Weissmuller en gazetara foto (1934).

Vélez ekkarieris kiel spektaklistino en meksika vodevilo en la komencaj 1920-aj jaroj. Post translokiĝi al Usono, ŝi faris sian unuan filmaperon en kurta filmo en 1927. Ĉirkaŭ la fino de la jardeko, en la lastaj jaroj de la usonaj mutaj filmoj, ŝi estis progresinta al gravaj roloj en nombraj filmoj kiel The Gaucho (1927), Lady of the Pavements (1928), kaj Wolf Song (1929), inter aliaj. Ŝi estis unu el la unuaj sukcesaj latinamerikaj aktorinoj en Usono. Dum la 1930-aj jaroj, ŝia bone konata eksplodema kinfiguro estis ekspluatita en serio de sukcesaj filmoj kiel Hot Pepper (1933), Strictly Dynamite (1934), kaj Hollywood Party (1934). Dum la 1940-aj jaroj, la populareco de Vélez pintis post aperi en la filmoserio Mexican Spitfire, nome serio kreita por kapitaligi la spritan personecon de Vélez.

Kromnomita The Mexican Spitfire fare de la amaskomunikiloj, la persona vivo de Vélez estis tiom bunta kiom ŝia kina personeco. Ŝi havis kelkajn tre publikigitajn amaferojn kaj ŝtormecan geedzecon. En decembro 1944, Vélez mortis pro intenca troa dozo de barbiturata drogo Sekonalo. Ŝia morto kaj la cirkonstancoj ĉirkaŭ ĝi estis temo de spekulativo kaj polemiko.

Eksteraj ligiloj redakti