Lupo Alberto estas bildstria heroo kreita de la itala Silver en 1971. Laŭ la intencoj de la aŭtoro, li reprezentas la 'komunan' homon, kun siaj vivceloj kaj iom da malbonŝanco. Li ĉiam klopodas kapti la kokinon Marta, kiu estas lia fianĉino, sed la gardhundo Moseo strebas malpermesi tion. Ĝuste el tiaj bataloj originis la unuaj bildstrioj.

Lupo Alberto


Vera nomo Alberto
Universo lupo alberto
Kreita de Silver
Originala versio
Nomo Lupo Alberto
Lingvo itala
Esperanta versio
Tradukis projekto RoMEo
Eldonis Edistudio
Unua apero Lupo Alberto n. 3
Dato julio 2010
Esperanta retejo retejo de projekto RoMEo
Detaloj
Sekso M
Amikoj
Malamikoj
vdr

La nomo Lupo Alberto estas omaĝo al la itala aktoro Alberto Lupo, fama precipe pro televidaj dramoj.

La bieno McKenzie redakti

En la bieno McKenzie homo preskaŭ neniam aperas, sed li bone estas anstataŭigita per bestoj. Laŭnome, ŝajne la bieno estas briteca, kaj ankaŭ la domoj kaj ĉiuj konstruaĵoj aperantaj en la bildstrioj pensigas tiel; tamen, la parolmaniero kaj la situacioj pritraktitaj estas tute tipaj italaj.

Itallingva versio redakti

Alilingvaj versioj redakti

Aventuroj de Lupo Alberto jam estis publikigitaj en: Argentino (Editorial Atlantida kaj revuo Belliken), Francio (Glenat), Grekio, Germanio (Wolfgang Kruger Verlag), Hispanio (Ediciones B / Grupo Z kaj Norma Editorial kaj ĵurnalo El Paìs) kaj Norvegio.

Esperantlingva versio redakti

En 2010, projekto RoMEo aperigis komikslibreton 144-paĝan, kiu prezentas la unuajn bildstriojn (redesegnitaj de Silver laŭ pli moderna stilo), elekton de la plej amuzaj unupaĝaj rakontoj kaj du desegnoj speciale faritaj, pere de Silver kaj de juna itala komiksisto, "Grillo". Aldone, iuj paĝoj prezentas la historion de Silver kaj de liaj "kreitaĵoj", kaj la plej gravajn rolulojn de la bieno.

Aliaj medioj redakti

  • En la 90-aj jaroj, aperis komputilludo "Lupo Alberto - The Videogame", produktita de la itala kompanio Idea.
  • Ek de 1997, estis realigita tv-serion pri Lupo Alberto, kunproduktaĵo itala-franca. La serio daŭris du jarojn.
  • Lupo Alberto aperis en multaj reklam-kampanioj, kutime pri porsociaj bataloj (por la uzo de kondomoj, kontraŭ AIDS ktp).
  • Ek de la fino de la 90-aj jaroj, la italaj Artena kaj Biembi produktadis multajn varojn inspirigitaj de la bestoj de la bieno McKenzie.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Notoj kaj referencoj redakti