Luqa

komunumo de Malto

Luqa (malte Ħal Luqa, kiu signifas poplon) estas loĝloko situanta en la Suda Regiono de la ŝtato Malto, sur ties precipa insulo Malto, 4 kilometrojn de la ŝtata ĉefurbo La-Valeto, proksime de la Internacia Flughaveno de Malto. Ĝi estas malnova urbo, kiu havas densan populacion, tipa de la maltaj insuloj.

Luqa
komunumo de Malto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo LQA
Demografio
Loĝantaro 5 945  (2014) [+]
Loĝdenso 947 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 52′ N, 14° 29′ O (mapo)35.85972222222214.489166666667Koordinatoj: 35° 52′ N, 14° 29′ O (mapo) [+]
Alto 75 m [+]
Areo 6,28 km² ( 628 ha) [+]
Luqa (Malto)
Luqa (Malto)
DEC
Luqa
Luqa
Situo de Luqa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luqa [+]
vdr

Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 5 945 loĝantoj sur areo de 6,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 947 loĝantoj/km². Estas preĝejo en ĝia ĉefa placo dediĉita al Sankta Andreo. La tradicia festo de Sankta Andreo okazas la unuan dimanĉon de julio, kun la liturgia festo okazigita la 30-an de novembro.

Loĝantaro redakti

En 2014, sur la komunuma areo de 6,28 kvadrataj kilometroj vivis 5 945 loĝantoj.